Lieĝo (franceLiège [ljeĵ], nederlandeLuik, germaneLüttich, valoneLîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 la urbo havis 196 970 loĝantojn.
De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.
Industrio
La urbo gravas por la enlanda navigacio kaj estas transporta kaj industria centro por la oriento de Belgujo. Oni produktas i.a. armilojn, kemiaĵojn, vitraĵojn, kaŭĉukaĵojn, elektronikaĵojn kaj tranĉilojn.
Historio
En Lieĝo estas la Katedralo Sankta Paŭlo el la 13./14. jc. kaj la preĝejo Sankta Dionizo el la 11-a jarcento. Estiĝis en la 14-a jarcento la Princepiskopujo Lieĝo. La en la 1793-a jaro dum la Franca Revolucio detruita Katedralo Sankta Lamberto simbole en partoj rekonstruitis en la jaro 2000. Ĉe ties piedo informas du ekspozicioj pri la historio de la urbo kiel ankaŭ de la iama plej granda gotika katedralo en tuta Eŭropo.
Krome estas surloke universitato (fondita en 1817), la Palaco de la Princoj-elektistoj el la 16-a jarcento (nuntempe justicpalaco) kaj pluraj belaj muzeoj.
La urbo estis fondita en la 8-a jarcento kiel episkopujo. Poste ĝi estis batalloko de longdaŭraj luktoj inter la princoj-episkopoj kaj la civitanoj. En 1468 ĝin konkeris kaj bruligis Karlo la Brava. En 1794 okupis ĝin la francoj kaj en 1815 la nederlandanoj. La lieĝanoj ege helpis en 1830 - per ribeletoj - prepari la sendependecon de Belgujo en 1831.