Kebekurbo aŭ Kebeko (france kaj oficiale, Québec aŭ Ville de Québec; angle kaj komune Quebec City) estas la ĉefurbo de la provinco Kebekio en Kanado.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 549 459 loĝantoj sur areo de 485,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 132 loĝantoj/km². Historie, la loĝantaro de la urbo mem estis 516 622 (2011) kaj de la metropola regiono 710 700 (2004). Ĝi estas la dua plej granda urbo de Kebekio, post Montrealo. La nuna urbestro de la urbo estas Bruno Marchand.
La urbo lokiĝas sur kaj ĉirkaŭ Cap Diamant, granda rokaĵo je la flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco, kies topografio instigis uzon por milita defendado. La malvasteco de la riverkolo inter Kebekurbo kaj Lévis je la alia flanko donis la nomon al la urbo kaj la provinco: kebek estas Algonkina vorto kiu signifas "tie kie la rivero malgrandiĝas". Alia rivero (aŭ brako) estas Saint-Charles.
Historio
La Dua Kebeka Konferenco (kodnomita "OCTAGON") estis alt-nivela milita konferenco okazinta dum la Dua Mondmilito inter la Brita kaj Usona registaroj. La konferenco okazis en Kebekurbo, de la 12-a ĝis la 16-a de septembro 1944, kaj la dua konferenco okazis samloke, kiel "QUADRANT" en aŭgusto 1943. La ĉefaj reprezentantoj estis Winston Churchill, Franklin D. Roosevelt kaj la Kombinita Ĉefa Stabanaro. La kanada ĉefministro William Lyon Mackenzie King estis la gastiganto sed ne partoprenis en la ŝlosilaj kunsidoj.
La urbo kaj ĝiaj plej famaj lokoj estas abunde prezentataj en la filmo "I confess" (Mi konfesas) de Alfred Hitchcock, farita en 1953[1].
Lokoj
Vidon de Kebekurbo dominas la grandega hoteloChâteau Frontenac, sur Cap Diamant. La hotelo lokiĝas laŭ la Terrasse Dufferin, promenadejo sur la bordo de la klifo kiu ofertas belajn vidojn de la rivero Sankt-Laŭrenco.
La Alta Urbo kuniĝas per ŝtuparoj kaj funikularo al la Malalta Urbo, kie lokiĝas la tre aĝa kirko Notre-Dame-de-la-Victoire, la historia distrikto Petit Champlain, kaj la Muzeo de Civilizacio.
La Nacia Historia Loko Cartier-Brebeuf estas situa sur la kunfluejoj de la riveroj Saint-Charles kaj Lairet, precize en la kvartalo La Cité-Limoilou. Tie estas interpretejo kaj 6,8-hektara enurba parko karakterizita per varia pejzaĝo kaj dividita en du sektoroj, nome "Oriento" kaj "Okcidento" separataj per la rivero Lairet. Estas ankaŭ kelkaj memormonumentoj kaj aliaj elementoj.
Norda Stelo estas inĝenierado-konsilantara kaj konstrua firmao funkcianta tutmonde. Ĝia ĉefsidejo estas en Kebekurbo. La kompanio havas 800 dungitojn kaj efektivigas projektojn en ĉirkaŭ 50 landoj. Norda Stelo estas sendependa kompanio aktiva en konstruado, transporto kaj infrastrukturo. Krome en Kebekurbo interalie fontas la ĉeno de kanadaj glacaĵejoj kaj ĉokoladejoj Chocolats Favoris.