Gregorio la Taŭmaturgo naskiĝis ĉ. 214 en Niksar kaj mortis ĉ. 270 en la sama urbo. Li estas konata pro siaj multaj mirakloj.
Biografio
Gregorio la Taŭmaturgo (Graece:Γρηγόριος Νεοκαισαρείας ἤ ὁ Θαυματουργός) konvertiĝis al kristanismo en Surmara Novcezareo (nuna Niksar) kun la frato Atenodoro, post vizitado de la instruaĵoj de Origeno. Reveninte al sia naskiĝa urbo, li estis proklamita kaj konsekrita episkopo, kaj sukcesis kristanigi preskaŭ la tutan regionon. Oni rakontadis ke kiam li estis episkopigita ne trovis en sia urbo pli ol 17 kristanojn; epoke de lia morto en Surmara Noncezareo restis nur 17 paganoj. Li verkis diversajn librojn kaj intervenis en diversaj sinodoj de Antioĥio (264-265) kontraŭ Paŭlo el Samosata.
Kulto
Liturgie kultas lian memoron ĉiuj kristanaj eklezioj kiuj konfesas la komunecon kun la sanktuloj. La katolika eklezio tion faras la 17-an de novembro. La roma martirologio notas: “En Surmara Novcezareo, en la hodiaŭa Turkujo, Sankta Gregorio, episkopo, kiu, junule ekkonfesinte la kristanan kredon, estis granda kulturanto de la sciencoj jen humanaj jen diaj; episkopigite, li sin montris elstara per doktrino, virto kaj apostola zorgemo, kaj pro nombraj mirakloj ricevis la tirolon de Taŭmaturgo.
Verkoj
Oratio Panegyrica|In Originem oratio panegyrica (laŭdo kaj admiro pri la scienco kaj virto de la eklezia pedagogo kaj scienculo pri la la kristanaj fontoj)
Epistula Canonica (priskribo pri la strukturo de la novcezarea eklezio)
Epistula ad Philagrium (posedata nur en la siria lingvo. Ĝi pritraktas la samsubstancecon de la Filo kun la Patro).
Pro tiuj verkoj kaj aliaj en kiuj estas atestataj enhavaĵoj de la kristana kredtradicio, Gregorio la Taŭmartugo estis de ĉiam tksata Patro de la Eklezio.
Necerta atribuaĵo
Metaphrasis in Ecclesiasten Salamonis. (komento pri la biblia Kohelet interpretita kiel spirita situacio por puŝi al la konvertiĝo al Dio).