Flava
RGB :
(255, 255, 0)
Deksesuma (hex):
#FFFF00
CMYK :
(0%, 0%, 100%, 0%)
HSV :
(60°, 100%, 100%)
Flavo estas la koloro de lumo kun ondolongo inter 565 kaj 590 nm , kaj la komplementa koloro de la viola koloro .
Flavo:
Ĉe la antikvaj ĉinoj flavo reprezentis la "mezejon", do Ĉinion mem.
Ĉe la majaoj ĝi reprezentis sudon .
Ĉe kelkaj popoloj, flavo simbolas ĵaluzon , verŝajne pro la Mezepoka dogmo pri la "kvar likvoj " de la korpo, laŭ kiu la flava galo kaŭzus malbonhumoron kaj malicon.
En la politiko, flava estas plej ofte rilata al liberalismo , libertarianismo kaj anarki-kapitalismo . Ĝi estas ankaŭ uzata pri ĵurnalismo kaj sindikato .
Flavo apartenas al la Tutafrikaj koloroj .
Oni ankaŭ uzas la vorton "flava" por priskribi la flavbrunan ĝis helbrunan haŭton de Azidevenaj mongoloidoj .
En diversaj kolormodeloj oni prezentas la flavan koloron jene:
RVB : R = 255; V = 255; B = 0.
CMFN : C = 0; M = 0; F = 100; N = 0.
HSV : H = 60°, S = 100%, V = 100%.
Nuancoj de flavo
kolorcirklo blonda - pri haroj: inter ora kaj kaŝtana .
-pri aĵoj: helflava, ekzemple "blonda biero ".
kakia
ora - samkolora, kiel oro (nur uzata en kelkaj cirkonstancoj: pri haroj, poezie pri citronoj, ktp.)
grizflava - havanta koloron, en kiu flavo kaj grizo miksiĝas (ekz-e naturkolora lano )
safrana - flava kiel safrano
Sablokolora
Flava farbo kun ... fariĝas ...
En la lingvo Esperanto la vorto "flavo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko .
Bildaro
Citronoj
Averta signo ĉe vojoj
Oranĝa trafiklumo
Flava kablo
Taksioj