Koloroj por TTT, kontraste al la situacio en hejma etoso, kie ĉiutagaj aludoj al koloroj per ne ĉiam tre precizaj nomoj ne ĝenas, devas esti TTT-cele precize difineblaj. Pro tio la nomoj donitaj al koloroj, estas en la komputiko laŭnormigitaj. Ĉi-artikole troviĝas la nomoj uzeblaj por TTT, kiujn ĉiuj kroziloj devis kompreni en la jaro 2012 kaj ties difinoj laŭ la kolorsistemo RGB (RVB).
Retpaĝisto disponas pri pluraj ebloj difini kolorojn de unuopaj elementoj sur retpaĝo. Multaj koloroj estas jam nomitaj, tiel ke ne plu necesas scio pri la dekuma aŭ eĉ deksesuma kolornotigo baziĝanta sur la miksado de la tri primaraj koloroj ruĝa, verda kaj blua. Aliflanke la elekto de koloro per nomo postulas, ke oni konu la laŭnormajn nomojn de la koloroj por povi apliki ilin. Prae temis pri nur 16 koloroj. Tamen ekde la enkonduko de stilfolioj laŭ la normo CSS oni povas elekti el paletro de 140 nomhavaj normigitaj kolordifinoj. Estas menciinde, ke ĉiuj koloroj estas difinitaj nur per Anglalingvaj nomoj.
Koloroj laŭ nomoj
Malnovaj kolornomoj laŭ la ebloj de vidkarto VGA
Origine nur eblis ⚓ 16 kolornomoj. Ili estis difinitaj en HTML 3.2 kaj plu ekzistas en pli novaj versioj de HTML, kiel ekzemple 4.01. Kaj ili funkcias en ĉiuj foliumiloj, kiuj subtenas kolorojn.
Notu, ke la subaj tabeloj uziĝas por produkti la kodaĵon por la kolorrilataj ŝablonoj {{RGB}} kaj {{E-koloroj}}, do ne ŝanĝu ilian strukturon iel.
Specife, ne enmetu iujn paĝligilojn en la tabelojn mem. Evidente ankaŭ ne aldonu iujn pliajn alitemajn tabelojn al tiu ĉi sekcio. Ce ĉio ĉi la ankro #hex_please rolas. Simile, la uskleco, kaj la signo grave rolas. Do se oni volas difini aldonajn kolorojn, nepre vere sklavece precize kopiu la ĝisnunan strukturon de la aliaj tabellinioj.
Ĉe tio povas esti skribata anstataŭ la literumo gray ankaŭ grey. Plie reprezentas aqua kaj cyan resp. fuchsia kaj magenta la samajn kolorojn. La listo konsistas ĉefe el la 120 koloroj de la Netscape-foliumilo kaj la 16 VGA-koloroj. Nur la koloroj bisque (#FFE4C4) kaj blanchedalmond (#FFEBCD) ne devenas de tie.
Multaj en la jaro 2012 uzeblaj kolornomoj venas de la normo X11, parto de la X-Fenestrosistemo.
La listo de koloroj, kiu fakte liveriĝas kun la X11-produkto varias inter la diversaj realigoj kaj parte kolizias kun specifaj HTML-aj kolornomoj, kiel verda. Aldoniĝas, ke X11-koloroj estas difinitaj kiel simpla valoro laŭ RGB, do sen mencii specifan kolorspacon, kiel laŭ sRGB. Tio signifas, ke la liston de koloroj trovebla ĉe X11 (ekz. en la katalogo: /usr/lib/X11/rgb.txt) oni ne uzu rekte por elekti kolorojn por TTT.
⚓ La suba listo kun 140 kolordifinoj pleje laŭ la normo X11 el la specifikaĵo por CSS3 de W3C inkludas popularajn sinonimojn kiel: aqua (laŭnorme de HTML4/CSS 1.0), cyan (populara nomo laŭ sRGB), magenta (populara nomo laŭ sRGB), fuchsia (laŭnorme de HTML4/CSS 1.0), gray (laŭnorme de HTML4/CSS 1.0) kaj grey.[3][4]
La sekvanta tabelo de CSS-kolornomoj estas tamen etendita per kolono kun Esperantaj nomtradukoj. Tiuj permesas la aplikadon de Esperantaj kolornomoj kiel parametroj por ŝablonoj de la ĉi-tiea Vikipedia sistemo. Por tio estas tamen necese, ke la ŝablono provizas tiun eblon helpe de la subŝablono Ŝablono:E-koloroj aŭ simile. Ekzemple el formulado: color:{{{koloro}}}; iĝu color:{{E-Koloroj|{{{koloro}}}}}; .
Notinda estas la stranga difino de la koloro Lazura (Azure) ene de tiu ĉi normo. Normalokaze, Lazura aspektu kiel ĈielBluega (DeepSkyBlue) .
En 2014, la koloro rebeccapurple (numero #663399) estis aldonita memore al la filino de Eric Meyer Rebecca, kiu mortis pro cerba tumoro dum ŝia sesa naskiĝtago.[5][6]
Alternativtradukoj
Jen alternativaj tradukoj por kelkaj de la supraj laŭnormaj koloroj.
Rufa ŝajnas ekzisti ekster ĉiu ajn kolornormo kaj la rufeco de rufaj haraj sendube varias. Do jen aldono sen iu norma bazo.
Klarigo de kelkaj strangaj kolornomoj
La nomoj estas parte sufiĉe strangaj kaj mankas iu rigora sistematiko. Kiam kaj kiel kelkaj nomoj nomiĝis estas parte tre obskure. Pri kelkaj tamen oni povas trovi informojn.
Tiu nomo estas mallongigo de aquamarine. Temas pri laborĉirkaŭaĵa ĵargonaĵo ofte uzata inter presistoj. La plena nomo aludas al la mineralo akvamarino, kiu estas travidebla, verde blua gemo, variaĵo de kristala berilo. La nomo signifas akvo de la maro. Tamen en la listo la koloroj akva kaj akvamarina signifike diverĝas.
Aludas al la koloro de migdaloj, post kiam oni brogis ilin sufiĉe longdaŭre por moligi la ŝelojn. Dum tiu procedo ili paliĝas.
BurlyWood BukloLigna
Arboj havas ofte tumorojn kaŭzitajn de bakterioj. La ligno de tiuj ĉi tumoraj bukloj estas parte pli valora ol la normala ligno de la arbo kaj uziĝas por fabriki pipkapojn. Kial la koloro ricevis la nomon bukloligno, ne estas konate.
CadetBlue KadetBlua
Supozeble kadetuniforma koloro, sed ne klare de kiulandaj kadetoj kaj kiam. Nomo jam delonge uzata.
Chartreuse Kartuzia
Jen la koloro de populara franca likvoro prae pretigita de la Kartuzianoj, katolika ordeno, kiu fondiĝis en la franca montara regiono Kartuzio (Chartreuse).
CornSilk MaizSilka
Ne temas pri iuspeca aŭtenta silko. Temas pri la koloro de la silkecaj polenricevaj stigmoj ĉe inaj maizplantoj.
DodgerBlue DoĝerBlua
Aludas al la emblema koloro de la bazpilka teamo — The Los Angeles Dodgers.
Gainsboro Gajnsbora
Nekonate. Tamen ĝis 1966 ekzistis Brita porcelanfabrikanto kun la tre populara marko Queen Anne. Tiu vendis ĝuste ĉi-grize dekoratan servicon kun la modelnomo Gainsborough (Gray).
HoneyDew MielRosa
Laŭŝajne tio aludas al la koloro de la fruktaĵo de mielrosa melono, specifa kulturvario de melono.
LavenderBlush LavendoŜminka
La blush aludas ĉi tie al ŝminko por beligi la vangojn de virinoj.
Magenta Magenta
La nomo de itala loko, kie oni prae trovis fuksinon. La laŭnormaj koloroj magenta kaj fuksina estas identaj.
MintCream MentKrema
Laŭŝajne la koloro de kirlita kremo kun mento, aŭ de la likvoro Crème de menthe[Vidu 2] (blanka), ingredienco de la koktelo Stinger.[Vidu 3]
NavajoWhite NavajoBlanka
Temas laŭŝajne pri la koloro de sabloŝtonajklifoj en la regiono, kie la Navahoj iam vivis kaj hodiaŭ nomiĝas laŭ ili.
Navy Mararmea
Jen tre malhela bluo, parto de la blua kaj blanka uniformo de la Brita Reĝa Mararmeo jam ekde 1748.
Onidire laŭ la koloro ĉirkaŭ la okuloj de la anasa specio kreko.
La plej multaj el la supraj informoj venas de la Angla Vikipedio.[Vidu 5]
Praktika aplikoj
En HTML
Estas diversaj ebloj elekti kolorojn en HTML. Prae tio estis pure HTML-a afero, sed intertempe oni aldonis eksterajn stilfoliojn, per kiuj oni povas kvazaŭ centre, unuloke difini la kompletan stilon de specifa HTML-a elemento. Al tio apartenas ankaŭ la elekto de specifaj koloroj. Do hodiaŭ oni preferas difini kolorojn ene aŭ de stilfolio, aŭ ene de ĉeloka formulado style="...".
Tamen tre malnova, ankoraŭ valida formulaĵo en HTML 5 rilatas al la fona koloro de tuta paĝo. Jen ekzemplo:
<body bgcolor="blue">
En CSS
Multaj nomoj por koloroj estas difinitaj. Jen ekzemploj:
La Vikipedia sistemo, baziĝanta sur HTML kaj CSS, evidente same komprenas la kolornomojn supre enlistigitajn. Tio estas grava rilate ŝablonojn. Jen ekzemplo de la uzo de la Anglaj por-TTT-aj kolornomoj:
Ŝablonoj uzantaj interne la subŝablonojn Ŝablono:RGB aŭ Ŝablono:E-koloroj akceptas eĉ Esperantajn kolornomojn laŭ la tabelo en ĉi tiu artikolo. Jen ekzemplo de la uzo de Esperantaj por-TTT-aj kolornomoj laŭ la supraj difinoj:
Estas notinde, ke la du menciitaj kolorŝablonoj akceptas diversajn formuladojn — ekz. helverda, hele verda, heleverda, hela verdo.
Koloroj laŭ valoroj
Kolorspaco
RGB (RVB)
Kolorojn, eĉ se ne plene ĉiujn, oni povas vidigi per miksado de la tri primarkoloroj — Ruĝo (Red), Verdo (Green) kaj Bluo (Blue). Jen tridimensia spaco, do kubo.
Do laŭeble aparato miksu tri purajn unufrekvencajn spektrajn kolorojn, ekzemple — spektra ruĝo, spektra verdo, kaj spektra bluo — povigante ĝin vidigi ĉiujn kolorojn ene de la ĉi-laŭa kolorspaca kubo. Tamen ĉe tio, eĉ uzante tri aŭtente purajn spektrajn primarajn kolorojn devene de laseroj, ne ĉiuj miksitaj koloroj atingas la kvaliton de la koloroj laŭ la spekto. Alivorte, mikso el ruĝa kaj verda, do flava, ne atingas spektran flavan. Same pri verda kaj blua kaj la rezultanta cejana.
Tion oni tre klare vidas, se oni apartigas la kolorecon de la lumeco de la montreblaj koloroj kaj pritraktas kolorecojn en propra diagramo, en la tiel nomata ĉevalŝua diagramo.
Parenteze, rilate la mikskoloron magenta statas iomete alia. La koloroj laŭ la tiel nomata purpurlinio baze de la ĉevalŝua diagramo tute ne estas koloroj de la spektro. Ili estiĝas nur kiel miksaĵo en la okulo — pli precize, en la cerbo — de la observanto. Alivorte spektra koloro magenta tute ne ekzistas!
En la apuda diagramo la grizigita ĉevalŝuforma areo estas la tuta skalo de entute eblaj kolorecoj, (montrataj per koordinatoj laŭ CIE 1931). Puraj spektraj koloroj havas kolorecojn laŭ la kurba bordo de la ĉevalŝuo. Oni povas vidi, ke eĉ per triangulo kun ĉiupinte unu el tri puraj spektraj primaraj koloroj ne estas eble enteni la tutan ĉevalŝuan areon. En la praktiko, okaze de vidigilo kia ajn, plej ofte eĉ la uzataj primaraj koloroj ne estas spektraj, do oni atingas eĉ malpli ol teorie eble.
Diagrame la kolora triangulo montras la kolorspacon fakte montrebla de tipa malnova katodfask-tuba komputila vidigilo kaj, vidate, ĝi ĉirkaŭbrakumas nek la tutan kolorspacon de la ĉevalŝuo, nek nur la areon de kiel eble plej granda triangulo ene de la ĉevalŝuo. Notinde estas, ke LED-ekranoj en 2012 plej ofte ne atingas eĉ tiun gamuton (kolorspacon).
sRGB
Estas evidente, ke aparato povas vere precize konstrui specifan volatan koloron per mikso de R (ruĝa), G (verda) kaj B (blua), nur se la kolorecoj de la uzataj primaraj kolorfontoj — kiaj ajn — estas difinitaj. La dua postulo estas, memkompreneble, ke por sukcesi ĉe ĉio ĉi, la celata koloro devas troviĝi kolorece ene de la triangulo ∆RGB sur la ĉevalŝua diagramo kaj ĝia lumeco devas troviĝi ene de la antaŭvidata gamo de lumecoj.
Aldona eĉ pli grava problemo rilatas al la fakto, ke la kolorfontoj — kiaj ajn — de tipaj ekranoj por komputiloj, same kiel por televidiloj, ne lineare reagas al specifa regvaloro. La kompensadon de tiu nelineareco, fakte temas pri funkcioj respektive preskaŭ kvadrata kaj preskaŭ kvadratradika, oni nomas gama-korektado. Jen la formulo supozante valorojn inter 0 kaj 1.0.
Okaze de koloroj por TTT, oni simple supozas, ke la vidigilo uzos specifajn primarajn kolorecojn kaj havas specifan nelinearecon, do gama-sintenon de proksimume 2.2 por ĉiu el la tri kolorfontoj.
Tia nelineareco ne estas iuspeca principa difekto de vidigiloj. Tute male. Temas pri tre dezirata sinteno por helpi pri la kompensado necesa por speco de interna gama-funkcio de la homa okulo. Se oni pritraktas grizŝtuparan testbildon, la okulo povas ege pli bone apartigi la malhelajn grizŝtupojn, unu de alia, ol la helajn. La okulo simple ne povas ekkoni fajnajn heldiferencojn de ŝtupoj, se temas pri helaj ŝtupoj. Do cifereca vidsistemo devas jam principe provizi pli da koderoj por distingi la malhelajn grizŝtupojn, unu de alia, kaj malpli da koderoj por distingi la helajn grizŝtupojn. Provizi multe da apartaj valoroj por la helaj ŝtupoj estus plena malŝparo de koderoj. Ĝuste tiuspeca ĝustadirekta kaj dezirata tordado de la lineareco de la kodado okazas, se oni kompensas la gama-funkcion de tipa vidigilo. Alivorte, se la vidigilo ne havus tian gama-funkcion, oni devus enkonduki ĝin por ne malŝpari bitojn de la kodado.
IEC 61966-2-1:1999 estas la oficiala specifado de sRGB. Ĝi donas la spektadmedian ĉirkaŭlumetan situacion, la kodadon kaj la kolorometriajn detalojn. Hodiaŭ (2012) ĉiuj fabrikantoj strebas konstrui siajn vidigilojn en akordo kun tiu specifado. Kiam tio konstrue ne rekte eblas, oni aldonas programaron por transformi inter la sinteno fakta kaj la sinteno postulata. Por pli fajna alĝustigo necesas provizi uzanto-programon por koloradministrado (color management).
Tre krita estas la preparado de presotaj kolorbildoj. Evidente tiuj laŭeble same aspekte komputilekrane (sRGB), kiel poste kvarkolore presita sur papero (CMYK). Fakte tuta ĉeno devas kolorometrie perfekte harmonii — fotilo, komputilo, presilo.
Sekuraj kolorvaloroj
Naskiĝis la ideo, ke troviĝas 216 specifaj koloroj, kiuj estis sur la plej multaj vidigiloj montreblaj, sen la neceso, ke la krozilo prezentas ilin surogate kiel bilderan mikson el du fakte teknike eblaj koloroj. Alivorte, prezentado sen punktismo (dithering). Relative rapide oni pli aŭ malpli rezignis pri tiu ĉi sekura paletro, ĉar oni konstatis, ke punktismo pro diversaj kialoj tamen ekestis.
Kiel sekvo oni difinis kelkajn kolorojn el la nur supozeble sekura 216-kolora paletro, speciale sekuraj, do sekuregaj. Tiuj vere ne eklanĉu punktismon.
En la suba tabelo de TTT-e sekuraj koloroj, ĉiu koloro enlistigas per mallongigo por la RGB-valoroj. Ekz. la kodo 609 estas speco de por CSS novdate enkondukita, nur 3-cifera stenografiaĵo por la 3-bitoka, 6-cifera, deksesuma #660099, jen rgb(102,0,153).[8]. Per tiaj stenoj oni povas difini 4,096 koloroj, tio egalus al la paletro de 12-bita kolorgenerilo. El tiuj eblaj difinoj, tamen, nur 216 estas TTT-e, fakte krozile kaj vidigile, sekuraj.
Jen ĉiuj sekuraj koloroj kun la sekuregaj el tiuj subliniitaj.
TTT-sekuraj koloroj
*000*
300
600
900
C00
*F00*
*003*
303
603
903
C03
*F03*
006
306
606
906
C06
F06
009
309
609
909
C09
F09
00C
30C
60C
90C
C0C
F0C
*00F*
30F
60F
90F
C0F
*F0F*
030
330
630
930
C30
F30
033
333
633
933
C33
F33
036
336
636
936
C36
F36
039
339
639
939
C39
F39
03C
33C
63C
93C
C3C
F3C
03F
33F
63F
93F
C3F
F3F
060
360
660
960
C60
F60
063
363
663
963
C63
F63
066
366
666
966
C66
F66
069
369
669
969
C69
F69
06C
36C
66C
96C
C6C
F6C
06F
36F
66F
96F
C6F
F6F
090
390
690
990
C90
F90
093
393
693
993
C93
F93
096
396
696
996
C96
F96
099
399
699
999
C99
F99
09C
39C
69C
99C
C9C
F9C
09F
39F
69F
99F
C9F
F9F
0C0
3C0
6C0
9C0
CC0
FC0
0C3
3C3
6C3
9C3
CC3
FC3
0C6
3C6
6C6
9C6
CC6
FC6
0C9
3C9
6C9
9C9
CC9
FC9
0CC
3CC
6CC
9CC
CCC
FCC
0CF
3CF
6CF
9CF
CCF
FCF
*0F0*
3F0
*6F0*
9F0
CF0
*FF0*
0F3
*3F3*
*6F3*
9F3
CF3
*FF3*
*0F6*
*3F6*
6F6
9F6
*CF6*
*FF6*
0F9
3F9
6F9
9F9
CF9
FF9
*0FC*
*3FC*
6FC
9FC
CFC
FFC
*0FF*
*3FF*
*6FF*
9FF
CFF
*FFF*
Praktikaj aplikoj
En HTML
Ekzistis ĉiam la eblo difini koloron ankaŭ kiel kolormikso laŭ la RGB-modelo - do RVB: ruĝa, verda, blua. Tion oni faras tamen deksesume (hekse). Ĉi-cele oni uzas po unu bitokon (bajton) por ĉiu koloro. Jen po 256 ŝtupoj por ĉiu primara koloro, do sume pli ol 16 milionoj da koloroj. La ŝtupoj etendiĝas por ĉiu koloro deksesume (hekse) de 0 ĝis ff, do decimale de 0 ĝis 255. Blanka, la mikso el ĉiuj tri koloroj, estas laŭ tiu formulado #ffffff, ruĝa #ff000, flava=#ffff00, verda #00ff00, cejana #00ffff, blua #0000ff, magenta #ff00ff, nigra #000000.
Jen blufona ekzemplo.
<body bgcolor="#0000ff">
En CSS
La plej novaj kroziloj ne nur bone prilaboras paĝojn laŭ HTML 4.01, sed parte eĉ jam laŭ HTML 5. Aldone, jam delonge oni preferas uzi stilfoliojn (cascaded style sheets) por elekti kolorojn ktp, nome po ĉiu tipo de HTML-elemento, kaj ne plu individue en ĉiu elemento mem. Stilfolioj postulas uzi iomete alispecajn formuladojn kaj komandojn laŭ la normo CSS. Tamen rilate kolornomojn mem, nenio ŝanĝiĝas pro tio.
Ekzistas diversaj manieroj kodi kolorojn en CSS.
RGB-Kolormodelo (RVB)
Koloroj de la RGB-kolormodelo (RVB) estas difineblaj laŭ pluraj metodoj:
deksesume tricifere de 000-FFF, speco de mallongigo,
deksesume sescifere, do tribajte de 000000-FFFFFF,
decimale de 0-255
decimale procente de 0%-100%.
Jen ekzemploj de la postulata sintakso:
p{color:#F00}/* #rgb — mallongigo, kiu aŭtomate duobligas la ciferojn al #FF0000*/p{color:#FF0000}/* #rrggbb */p{color:rgb(255,0,0)}/* entjeroj 0 - 255 */p{color:rgb(100%,0%,0%)}/* procentaj aldonoj 0,0 % - 100,0 % */
Intertempe, ĉiuj vidigiloj fakte obeu al la specifado sRGB jam menciita. Do kaj R, kaj G, kaj B estas difinitaj. Aldone oni antaŭsupozas specifan gama-korektadon necesa.
RGBA
RGBA ne estas nova modelo, temas pri la RGB-modelo kun aldona kvara parametro — la tielnomata alfa-kanalo. Pro tio la litero A. Tiu kvara valoro uziĝas por difini la travideblecon de la generota kolortavolo rilate iujn fonaĵojn. La gradon de maltravideblo, do de opakeco, oni difinas kiel decimala kunpunkta valoro inter 0.0 kaj 1.0. Ĉe tio 0.0 signifas nulan opakeco, do plenan travideblon.
La HSL-kolormodelo baziĝas sur Kolornuanco (hue), Satureco (saturation) kaj Heleco (lightness).
Tiu modelo apartigas la kolorecan informon de la lumeca informo. Temas pri koloreco konsistanta el kolornuanco (hue) kaj satureco (saturation) kaj heleco (lightness).
La kolornuanco estas angulo inter 0 gradoj, ruĝa, cirkle tra ĉiuj aliaj eblaj kolornuancoj, do ruĝo, flavo, verdo, cejano, bluo, magento, ĝis 360 gradoj, do denove returne al 0 gradoj kaj ree al ruĝo. La satureco oni donas per procentoj. 100% estas la pura spektra koloro mem, tio estas, laŭ kapablo de la vidigilo. La transiro de 100% al 0% kondukas al ĉiam pli senkoloraj versioj de la sama kolornuanco kaj finiĝas ĉe senkolora grizo kun la sama objektiva heleco kiel la pura kolornuanco havas.
Tiaj kolorsistemoj estas tamen ne tute senproblemaj. Unue ne estas tute klare, kiel el la kolornuancoj iĝu cirklo, fakte devus temi pri sesangulo. Nome, depende de la kalkulmetodo uzata por la transformado la kolorangulo povas konsiderinde diverĝi. Due oni plene ignoras la subjektivan helecon de koloroj. La plej malhela primara koloro estas bluo. Nome, kompare al 100W-a blanka ampolo, same konstruita 100W-a blua ampolo havas subjektive nur ĉirkaŭ 10% de la heleco de sia blanka parenco. Ĝi fakte lumas precize same hele per la 100 vatoj, kiujn ĝi konsumas, sed homoj ne vidas tion tiel. Oni devus nutri la bluan ampolon per 1kW {!} por atingi subjektive la saman helecon kiel ĉe la 100W-a blanka ampolo.
Simile kiel ĉe RGB oni povas doni kvaran opakecan parametron al HSL per HSLA-difino. Denove, 1.0 estas plene opaka, do ne travidebla, kaj 0.0 estas plene travidebla. Jen ekzemplo.
p{color:hsla(120,100%,50%,0.7)}/* verda kun 70 % opakeco */
CMYK-kolormodelo (CMFN)
Tiu modelo difinas kolorojn per mikso de la tri subtrahaj koloroj — Cejano (cyan), Magento (magenta) kaj Flava (yellow).
Subtrahajn kolorojn havas preskaŭ ĉiuj farboj. Tiuj ŝajnas esti specifa pura koloro, sed en vero reflektas ĉiujn kolorojn krom la komplementa koloro de la ŝajna koloro. Do al cejana farbo mankas reflektopovo nur por ruĝa lumo, ĝi reflektas tamen ĉiujn aliajn, kaj pro tio aspektas cejana. Alivorte, ĝi subtrahas la koloron ruĝa de la lumspektro, per kiu oni prilumas la farbon. Farboj filtras, ili ne lumas. Ĉe tio la okulo ne povas distingi la puran koloron cejano, de kolormikso sen ruĝo. Ambaŭ aspektas same cejanaj. Fakte nur tri tiaj precize funkciantaj subtrahaj koloroj devus sufiĉi por miksi praktike ĉiujn volatajn kolorojn, ankaŭ prese aŭ pentrade sur papero. Do se oni aplikas ĉiujn tri kolorojn kiel mikso al blanka papero, la rezulto devus esti nigra, alivorte la kolormikso reflektu nenion plu. Tamen pro la neperfekteco de farboj kaj presilaj inkoj, oni atingas nur kote brunan aŭ grizetan koloron.
Por korekti la neperfekton de la haveblaj koloraj presinkoj, kiuj, miksitaj, ne liveras akcepteblan nigron, oni bezonas kvaran inkon, la tiel nomatan ŝlosilan (key), aŭtente nigran inkon. Ŝlosile ĝi nomiĝas pro tio, ke oni alĝustigas la aliajn tri presmatricojn laŭ la nigra mastra matrico.[Vidu 6] Presi laŭ tiu ĉi kolorsistemo nomiĝas kvarfarba presado kaj vaste uziĝas. Ekde CSS 3 koloroj povas esti ankaŭ difinataj laŭ CMFN-kolormodelo[10], do presprete:
p{color:device-cmyk(0.0,0.95,1,0.1)}/* ruĝa */
Skribado kun retrofala kongrueco
Ĉar nur modernaj foliumiloj povas interpreti la notigojn laŭ rvba, hsv(a) kaj cmfn, verkantoj de retpaĝaroj devas difini tiel nomatan refalan koloron (angle fallback color):
p{color:red;/* refala kompatibileco */color:device-cmyk(0.0,0.95,1,0.1);/* Tio estas interpretata de modernaj foliumiloj */}
En Vikipedio
Evidente, Vikipedio, baziĝante sur HTML kaj CSS komprenas RGB-valorojn. Oni povas formuli ilin laŭ kvar variantoj — decimale, decimale procente, deksesume kaj deksesume mallongigite.
↑Maerz and Paul A Dictionary of Color New York:1930 McGraw-Hill Page 201; Color Sample of Peruvian Brown: Page 49 Plate 13 Color Sample L11—The color Peru shown above matches the color sample in the book