Ubbo Emmius
Ubbo Emmius (naskiĝis la 5-an de decembro 1547 en Greetsiel, mortis la 9-an de decembro 1625 en Groningen) estis la unua universitata rektoro (rector magnificus) de la Akademio en Groningen, hodiaŭ la Regna Universitato Groningen. VivoEmmius naskiĝis en Greetsiel, Orienta Frislando, tiutempe en Nederlando, kiel filo de luterana predikanto Emme Dyken (Emmius estas latinigita patronomo) kaj Elke Tjarda, filino de la urbestro de Norden. Li vizitis unue la latinlernejon en Emden, kaj poste la 'Gymnasium illustre' en Bremen kaj fine la latinlernejon en Norden. En 1570 li studis je la Universitato de Rostock kie la historiisto David Chytraeus multe influis lin. En 1579 li fariĝis rektoro de la latinlernejo en Norden kie li mem estis studento. Li sukcesis ege prosperigi la lernejon, sed en 1587 oni maldungis lin pro lia, por la luterana orient-frislando ne bonvenaj, kalvinismaj opinioj. Emmius poste akceptis la rektorecon de la latina lernejo en Leer. Tie li restis ĝis 1595, kiam li akceptis la rektorecon de la latinlernejo en in Groningen, tiam ne plu okupata de la hispanoj. En 1614 oni malfermis la Akademion en Groningen. Emmius nomumiĝis kiel universitata rektoro. krome li estis profesoro de la malnovgreka lingvo kaj historio. NaskiĝdomoEn Greetsiel estas du domoj markitaj kun plaketo kiel naskiĝdomo de Ubbo Emmius. Unu el ili mencias 1596 kiel lia naskiĝjaro. Eksteraj ligiloj
|