Ŝi famiĝis pri la laboro dokumentada en Novjorko, pri ŝiaj fotofarado rekta en fizikaj sciencoj kaj por la savo de la verkoj de Atget kiujn ŝi aĉetis en 1928.
Vivo
Abbott studis skulptaĵfaradon en Novjorko, Parizo kaj Berlino antaŭ ol orientiĝi je fotofarado ĉirkaŭ la 1925-a jaro. Tion konsilis al ŝi Man Ray en la ateliero kie ŝi estis fariĝinta asistantino du jarojn pli frue. Ŝi malfermis salonegon portretan kiun la eminentuloj kulturaj de Parizo volonte frekventis. Pere de Man Ray ŝi renkontis ankaŭ la gravan parizan fotografon Eugène Atget mallonge antaŭ ties morto (1927). Ŝi klopodis senĉese famigi lin.
Post reveno disde Usono en la jaro 1929 ŝi decidis foti Novjorkon sammaniere kiel Man Ray estis fotinta la francan ĉefurbon, nome per fiksiĝo je dokumentado de la ŝanĝoj arkitekturaj.
Rezulto admirinda de tiu ĉi laboro estis ŝia ega verkaro Changing New York (1939). Inter 1940 et 1960 ĉirkaŭ Abbott esploris la rilatojn delikatajn inter fotado kaj sciencoj.
Literaturo
De kaj pri Abbott
Berenice Abbott: The world of Atget. Horizon, New York NY 1964.
Lisette Model. Vorwort von Berenice Abbott. Aperture, Millerton NY 1979, ISBN 0-89381-050-9 (An Aperture Monograph).
Bonnie Yochelson: Berenice Abbott – Changing New York. Photographien aus den 30er Jahren. Das vollständige WPA-Projekt. Schirmer/Mosel, München u. a. 1997, ISBN 3-88814-882-0.