Claude Louis BERTHOLLET (franca prononco [klod lwi bɛʁtɔlɛ]) (naskiĝis en Talloires, proksima de Annecy, dum la 9-a de decembro 1748 - mortis en Arcueil, dum la 6-a de novembro 1822) estis franca kuracisto kaj kemiisto. Kune kun Antoine Lavoisier kaj aliaj, li kreis la ĥemian nomenklaturon, aŭ sistemon por nomoj, kiuj servas kiel bazo al la modernaj sistemoj por difini la nomojn de la kemiaĵoj. Li ankaŭ elvolvis esploron pri kolorigiloj kaj blankigiloj (enkondukante la uzon de kloro, en 1785, kiel blankiga elemento) kaj determinis la komponaĵon de la amoniako. Berthollet estis unu el la unuaj kemiistoj, kiuj agnoskis la karakterizaĵojn de iu reversa reakcio, kaj tiam, la kemian ekvilibron. Kalia klorato (KCLO3), kiu estas potenca oksidiganto, estas konata kiel "salo de Berthollet".
La plantogenro Bertoletio Bertholletia kun ununura specio Bertholletia excelsa estas nomita laŭ Claude Louis Berthollet.
La asteroido 12750 Berthollet estis ankaŭ nomita omaĝe al Berthollet.
Biografio
Li komencis siajn studojn en Chambéry, kaj poste li iris al Torino kie li diplomiĝis pri medicino. Liaj grandaj elvolviĝoj rilate al kemio faris el li, en mallonga tempoperiodo, ian aktivan partoprenanton en la Akademio de Sciencoj, en 1780. En 1789, li unuafoje produktis ian blankigan likvaĵon en sia laboratorio en la kajo de Javel en Parizo, pasante gaskloron tra solvaĵo kun natria karbonato. La likvaĵo rezultanta, konata kiel "Akvo de Javel" estas malforta solvaĵo de natria hipoklorito.
Berthollet engaĝiĝis en longedaŭra batalo kune kun alia franca kemiisto, Joseph Louis Proust (1754-1826)[1] rilate al la Leĝo de la difinitaj proporcioj ankaŭ konata kiel Leĝo de Proust. Dum Proust kredis ke la kemiaĵoj komponiĝis laŭ fiksaj rilatumoj el ties konstituantaj elementoj, sendepende de la metodoj je produktado, Berthollet asertadis ke ĉi-rilatumo eble ŝanĝas laŭ la proporcio de la reaktantaj produktoj komence uzitaj. Kvankam Proust elmontris sian teorion pere de precisaj mezurprocedoj, lia teorio ne estis tuje akceptita parte kaŭze de la aŭtoritateco de Berthollet. En 1811, lia leĝo estis finfine akceptita, kiam Berzelius (1779-1848)[2]ĝin konfirmis, laŭ eksperimentoj. Tamen, pli malfrue oni malkovris ke Berthollet ne estis komplete erara, ĉar ekzistas iu klaso da komponaĵoj kiuj ne obeas la leĝoj de la difinitaj proporcioj. Ĉi tiuj "ne-stekiometriaj komponaĵoj" nomiĝis Bertholidoj liaomaĝe.
Berthollet estis unu el la pluraj sciencistoj, kiuj partoprenis kune kun Napoleono en la ekspedicio al Egiptio, kaj estis membro de la departemento pri fiziko kaj natura historia de la Instituto de Egiptio[3].
En aprilo 1789, li elektiĝis Membro de la Reĝa Societo de Londono[4]. En 1801, li estis elektita eksterlanda membro de la "Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio"[5]. Li elektiĝis Eksterlanda HonorMembro de la Amerika Akademiko de Artoj kaj Sciencoj, en 1822.
Verkoj
- Éléments de l'art de la teinture, 1804
- Essai de statique chimique, 1803
- Recherche sur les lois des affinités chimiques, 1803
- Memoria sobre a cultura da Urumbeba e sobre criação da Cochonilha
- Description de l'art du blanchiment par l'acide muriatique oxigené; par ... - 1795
- Researches Into the Laws of Chemical Affinity, 1809
- Cours de matière médicale chymique et pharmacologique, Firmin Didot[6], - 1779
- Nouvelles recherches sur les lois de l'affinité, - 1806
- Essai sur la causticité des sels, 1780
- De variorum liquorum vinosorum diaeteticis proprietatibus. (Praes. Joanne-Jacobo Nollan. Cand. Claudio-Ludovico Berthollet) - 1778
- De lacte animalium medicamentoso, (Praes. Joanne-Baptista Le Roŭ Des Tillets. Cand. Claudio-Ludovico Berthollet - 1779
- De aquarum hepatisatarum natura, compositione artificiali et virtutibus. (Praes. Ludovico-Alexandro De Cezan. Cand. Claudio Ludovico Berthollet) - 1784
Literaturo
Kemiaĵoj pri kiuj li laboris
Famuloj pri kiuj li kunlaboris
Referencoj