Kata Luno

Kata Luno estis revuo eldonita de Kataluna Esperanto-Junularo, eldonita de 1985 ĝis 1998. Ĝi travivis diversajn periodojn kun malsamaj ĉefredaktoroj, kiuj donis al ĝi iom malsaman karakteron. Ĝi ofte neglektis informojn pri la Esperanto-movado, sed ĉefe enhavis verkaĵojn de la anoj de KEJ, unualoke komiksojn de Arnau Torras.

Kronologio

N-ro Dato Ĉefredaktoro
1 Julio 1985 Hèctor Alòs i Font
2 Septembro 1985 Hèctor Alòs i Font
3 Oktobro 1985 Hèctor Alòs i Font
4 Novembro 1985 Arnau Torras
5 Januaro-Februaro 1986 Arnau Torras
6 Aprilo 1986 Arnau Torras
7 Junio 1986 Arnau Torras
8 ne indikite Arnau Torras
9 Decembro 1986 Arnau Torras
10 Februaro 1987 Arnau Torras
11 ne indikite Arnau Torras
12 ne indikite Arnau Torras
13-14 Oktobro 1987 Arnau Torras
15 Decembro 1987 Arnau Torras
16 Februaro 1988 Arnau Torras
17 Aprilo 1988 Arnau Torras
19 Aŭgusto-Decembro 1988 Arnau Torras
20 Januaro-Februaro 1989 Felip Artero i Lozano
21-22-23 Marto-Oktobro 1989 Xavier Rodon i Morera, Gemma Armadans i Gil, Josep Maria Milla i Saldon
24 ne indikite [1991?] Felip Artero i Lozano
25 ne indikite [1992] Felip Artero i Lozano
26 ne indikite Felip Artero i Lozano
27 ne indikite [unua duono de 1993?] Felip Artero i Lozano
28 ne indikite [1993] Felip Artero i Lozano
29 ne indikite Felip Artero i Lozano
30 1994 Felip Artero i Lozano
31 ne indikite [1995] ne indikite [ Pako Belmonte ]
32 Novembro 1996 Pako Belmonte, Belém Prado
33 Aprilo-Junio 1997 Pako Belmonte, Belém Prado
34-35 Novembro 1997 Pako Belmonte, Belém Prado
36 Printempo 1998 Pako Belmonte, Belém Prado