Post frekvento de gimnazio en Koblenz ĝis 1863 li studis ĉe la Universitato de Hajdelbergo kie li iĝis en 1864 membro de la studenta korporacioCorps Vandalia.[1] Poste li iris Berlinon kaj iĝis en 1866 volontulo kanonpafista ĉe la Unua rajdista baterio de la Gvardia kampartileriregimento. Li partoprenis la batalon ĉe Hradec Králové. Poste li startigis trejniĝon librovendistan en Ĝenevo. En al 1.3.1869 li iĝis, kun la frato Karl, kompaniano ĉe la patra eldonejo. En 1870 ambaŭ forlasis en 1870 la kutiman sidejon kaj transloĝiĝis Lepsikon kie reekis la eldonejo en la jaro 1872-a. La afergvidantoj ege koncentriĝis pri eldonejaj aferoj kaj la pligrandigo de la gamo de porturistaj gvidlibroj gravis. En 1878 Fritz sole ekrespondecis pri la tuto post retiriĝo de Karl pro sanecaj kialoj.[2]
En 1873 li edzinigis Flöry Landfermann kiu naskis kvin infanojn. La filoj Ernst (1878–1948), Dietrich (1886–1969) kaj Hans (1874–1959) daŭrigis la eldonejan gvidadon dume Karl (1877–1914) iĝis fizikisto. En 1909 Fritz Baedeker iĝis honora doktoro de la Universitato de Lepsiko. Li entombigitis sur la Suda tombejo (Lepsiko).
Gvidlibroj kun etaj ŝanĝoj
La tiam tre vigla fremdultrafika manio memkompreneble ankaŭ plivivigis la spezojn per gvidlibroj. La pligrandiĝantaj postuloj de la vojaĝemuloj necesigis samtempe kaj pli altan kvaliton de la libraj helpiloj kaj pli mallongan, pli precizan skribmanieron. Ofte paralelis al la germana eldono fremdlingvaj (ekz. en la angla kaj la franca). Post eksplodo de la Unua mondmilito tuj ĉesis tiu ĉi epoko de ekfloro entreprena.
↑Sub la estrado de Fritz Baedeker aperis gvidlibroj pri jenaj celoj: Svedujo kaj Norvegujo (1879), Rusujo (1893), Norda Ameriko (1893), Kanado (1894), Hispanujo kaj Portugalujo (1897), Konstantinopolo kaj Malgranda Azio (1905), Mediteraneo (1909), Barato (1914).
Literaturo
Lülfing, Hans, "Baedeker, Fritz" ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 516 (tie ĉi interrete)
Alex W. Hinrichsen: Baedeker's Travel Guides 1832–1990. Bibliography 1832–1944; Listing 1948–1990. History of the publishing house. Dua eldono. 2008, p. 31–35. 49 (interreteArkivigite je 2014-07-01 per la retarkivo Wayback Machine).