Willibald Pirckheimer
Bilibaldvs Pirkheimervs (1470-1530)
|
Gravuraĵo de Vilibaldo Pirkhajmer aĝante 53 jarojn, far Albrecht DürerNi vivas per la spirito, la resto apartenas al la morto.
|
|
Persona informo
|
Willibald Pirckheimer
|
Naskiĝo
|
5-a de decembro 1470 en Eichstätt, Sankta Romia Imperio (Germanio)
|
Morto
|
22-a de decembro 1530 en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio (Germanio)
|
Tombo
|
Johannisfriedhof (en) vd
|
Lingvoj
|
germana vd
|
Ŝtataneco
|
Sankta Romia Imperio vd
|
Alma mater
|
Universitato de Padovo Universitato de Pavio
|
Familio
|
Patro
|
Johannes Pirckheimer (en) vd
|
Gefratoj
|
Euphemia Pirkheimer (en) , Sabina Pirkheimer (en) , Clara Pirkheimer (en) , Caritas Pirckheimer (en) , Katharina Pirkheimer (en) , Walburga Pirckheimer (en) kaj Juliana Geuder (en) vd
|
Edz(in)o
|
Crescentia Rieter (en) (1495–1504) vd
|
Infanoj
|
Caritas Pirckheimer die Jüngere (en) , Barbara Straub (en) , Felicitas Imhof (en) , Katharina Pirkheimer (en) , Crescentia Pirckheimer (en) vd
|
Parencoj
|
Willibald Imhoff (en) (nepo) Hans Rieter (en) (bofrato) Hans Straub (en) (bofilo) Johann Geuder (en) (nevo) Georg Geuder (en) (nevo) Sebald Geuder (en) (nevo) Martin Geuder d. J. (en) (nevo) Hans Imhoff (en) (bofilo) vd
|
Profesio
|
Alia nomo
|
Noricus Philadelphus • Johannes Franciscus Cotta • Johannesfranciscus Cottalambergius • Johannes Franciscus Cotta Lembergius vd
|
Okupo
|
politikisto verkisto juristo vd
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Vilibaldo Pirkhajmer (1470-1530) estis germana humanisto, juristo, tradukisto, eldonisto kaj helenisto. Riĉa kaj influa figuro en Nurenbergo, en la 16-a jarcento kaj dufoje membro de la Municipa Konsilantaro. Li estis intima amiko al la artisto Albrecht Dürer, kiu faris kelkajn liajn portretojn , same kiel al la renoma teologo kaj humanisto Erasmo de Roterdamo.
Biografio
Li estis filo de la advokato Johano Pirkhajmer kaj diplomiĝis en Italio, kie dum sep jaroj, li studis Juron en Padovo kaj Pavio. Kune kun sia edzino, kies nomo estis Kresencia, li havis filinon nomatan Felicitas. Lia plej maljuna fratino, Caritas Pirckheimer (1467-1532), estis Abatino en la franciskana monaĥinejo de Sankta Klara, en Nurenbergo, kiu ankaŭ servis kiel lernejo por junulinoj apartenantaj al la altranga klaso de la urbo, kaj ankaŭ estis renoma skolastikestrino. Durero oferis al ŝi serion da ksilogravuraĵoj dediĉitaj al la Vivo de Maria Virgulino. Pirkhajmer konatiĝis kun Durero tre eble en 1495.
Vilibaldo apartenis al grupo da Nurenbergaj humanistoj inkludantaj nomojn tiel kiel Konrado Seltis (1459-1508), Sebald Schreyer (1446-1520) kaj Hartmann Schedel (1440-1514), aŭtoro de la Kroniko de Nurenbergo. Li ankaŭ interŝanĝis korespondaĵojn kun Johannes Reuchlin (1455-1522) kaj Marteno Lutero kaj ofte konsultiĝis de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kiam temis pri beletraj demandoj. Li tradukis en la germanan multajn klasikajn tekstojn (samkiel grekajn tekstojn en la latinan), kaj defendis la tradukadon laŭsence anstataŭe de la beletra aspekto de la tekstoj, kies demando tiam estis en modo. Inter aliaj laboroj, li eldonis kaj publikigis eldonon de la "Geografio" de Klaŭdo Ptolemeo, en 1525.
En 1499, Vilibaldo elektiĝis de la Municipa Konsilantaro por komandi ties kontingento da trupoj en la imperia armeo dum la Milito de la Ŝvaboj kontraŭ la svisoj. Kiam li reiris, la urbo lin omaĝis per ofero da ortaso de la urbo. Ĉi-okazaĵo referenciĝas en la gravuraĵo "Nemesis" de Durero, kreita ĉirkaŭ 1502.
Laŭscie, Durero ne ricevis klasikan edukadon en sia juneco, tiam, oni kutime kredas ke multaj el liaj klasikaj kaj humanismaj konoj, elmontrataj en liaj verkoj, ĉefe rilate al la presaĵoj, spegulas liajn diskutojn kun Pirkhajmer. Notinda specimeno estas lia gravuraĵo Melankolio[1]. Pirkhajmer pruntedonis al Durero monon por lia dua vojaĝo al Italio, inter 1506 kaj 1507, kaj dek liaj leteroj al Durero, en Italio, malkaŝas la intimecon de ilia interrilato. En 1560, post la morto de la lasta tuja parenco de Durero, Willibald Imhoff, nevo de Pirkhajmer, aĉetis tion kio restis el la dokumentaro kaj kolektoj de la artisto. Signifoplena parto de la biblioteko mem de Pirkhajmer, tiel fama en la epoko, vendiĝis de alia posteulo de la familio Imhoff al la Grafo de Arundel, en 1636. Granda parto de la biblioteko ankaŭ estis transdonita al la Brita Biblioteko pere de la kolekto de Hans Sloane (1660-1753). Tiel kiel Durero, Pirkhajmer sepultiĝis en la tombejo de la Preĝejo de Sankta Johano, en Nurenbergo.
Selektita verkaro
- Plvtarchi Chaeronei Stoici Ac Viri Clarissimi De His Qvi Tarde A Nvmine ..., 1513, Plutarchus, Willibald Pirckheimer
- De vitanda usura, 1515, Plutarchus, Willibald Pirckheimer
- Lvciani Piscator, sev reviuiscentes, 1518, Lucian de Samosata, Willibald Pirckheimer
- Eccius dedolatus. - (In urbe Lucernarum, Agrippus Panoplius 1520.)
- Lvciani Fvgitivi, 1520, Lucian de Samosata, Willibald Pirckheimer
- Apologia seu podagrae laus. - (Nurenbergae, Federicus Peypus 1522), Willibald Pirckheimer
- De compescenda ira: De Garrulitate. De Curiositate. De iis qui sero a numine ..., 1523, Plutarchus, Willibald Pirckheimer
- Plutarchi Chaeronei De vitanda vsura libellus aureus, interprete Bilibaldo ..., 1525, Plutarchus, Willibald Pirckheimer
- De vera Christi carne ... ad Joan. Oecolampadium responsio 1 et 2, 1527
- Ad Bilibaldum Pykraimerum, de Eucharistia, Ioannis Husschin, cui ab ..., 1527, Johano Okolampado, Willibald Pirckheimer
- Operum Raimundi Lullij index, 1530, Willibald Pirckheimer, Raimundus Lullus
- Priscorvm nvmismatvm ad Nvrenbergensis monetae ualorem facta aestimatio, 1533
- Priscorvm Nvmismatvm Ad Nvrenbergensis Monetæ ualorem facta æstimatio ..., 1533, Willibald Pirckheimer, Andrea Alciati, Philipp Melanchthon, Guillaume Budé
- Elucidarius poeticus fabulis et historiis refertissimus, 1540, Hermannus Torrentinus, Willibald Pirckheimer
- Xenophontis philosophi et historici clarissimi Opera, quae quidem Gręce extant, omnia, 1553, Xenophon, Cardinal Bessarion, Sébastien Castellion, Francesco Filelfo, Romolo Amaseo, Willibald Pirckheimer, Leonardo Bruni, Joachim Camerarius, Jean Ribit, Raffaele Maffei (de Volterra.), Omnibonus Leonicenus
- Geographia: gewidmet Kardinal Aloysius Cornelius, 1562, Claudius Ptolemaeus, Giuseppe Moleti, Vincenzo Valgrisi, Willibald Pirckheimer
- Apologia sive laus podagrae, 1644
- Beati Rhenani Rerum Germanicarum libri tres, 1670, Beatus Rhenanus, Johannes Sturm, Jodocus Willich
Literaturo
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Neue Deutsche Biographie
- WorldCat Identities
- Melchior: Vitae Germanorum iureconsultorum et politicorum[rompita ligilo]
- Bibliothèque Nationale de France
- Yutube
- Youtube
- The New Westminster Dictionary of Church History: The early, medieval, and ..., Robert Benedetto,James O. Duke
- Renaissance and Reformation, William Roscoe Estep
- Beati Gregorii Nazanzeni de officio Episcopi Oratio, Gregorius Nazianzenus, Willibald Pirckheimer
- Renaissance Monks, Franz Posset
- Health, Disease, and Illness: Concepts in Medicine, Arthur L. Caplan, James J. McCartney, Dominic A. Sisti
- Order and Disorder: The Poor Clares between Foundation and Reform, Bert Roest
- Women Writers of the Renaissance and Reformation, Katharina M. Wilson
- Between Utopia and Dystopia: Erasmus, Thomas More, and the Humanist Republic ..., Hanan Yoran
- Renaissance and Reformation, 1500-1620: A Biographical Dictionary, Jo Eldridge Carney
- The Concept of Woman: The Early Humanist Reformation, 1250-1500, Part 2, Prudence Allen
- Incunabula, Humanists, Reformation Tracts, from the Library of Willibald Pirckheimer and Other Sources, E.P. Goldschmidt & Co, Willibald Pirckheimer
- Gothic and Renaissance Art in Nuremberg, 1300-1550
- Challenging Humanism: Essays in Honor of Dominic Baker-Smith, Dominic Baker-Smith, A. J. Hoenselaars, Arthur F. Kinney
- The Humanist Interpretation of Hieroglyphs in the Allegorical Studies of the ..., Karl Giehlow
- A History of Women's Writing in Germany, Austria and Switzerland, Jo Catling
- Roman Popes and German Patriots: Antipapalism in the Politics of the German ..., Kurt Stadtwald
- Encyclopedia of Library History, Wayne A. Wiegand, Donald G. Jr. Davis
- The Triumph of the Cross : The Passion of Christ in Theology and the Arts ..., Richard Viladesau Professor of Theology Fordham
- Handbook to Life in Renaissance Europe, Sandra Sider
- The Confessionalization of Humanism in Reformation Germany, Ontario Erika Rummel Professor of History Wilfrid Laurier University in Waterloo
Vidu ankaŭ
Referencoj
|
|