Zugspitze estas la ĉefa pinto de Zugspitz-masivo, kie troviĝas du el la tri germaniaj glaĉeroj (nome: Schneeferner kaj Höllentalferner). Al la Zugspitz-masivo krome ankaŭ apartenas la montopintoSchneefernerkopf (2 875 m). En la aŭstria flanko Zugspitze estas 0,27 m pli alta ol en la germania flanko, ĉar la mezuradoj havas kiel nul-linion la marnivelon ĉe Triesto (aŭstria) aŭ ĉe Amsterdamo (germania). La monto estas fifama pro siaj abrupte komenciĝantaj fortegaj fulmotondroj.
Zugspitze nur en 1590 ricevis sian unuan mencion, tamen nur en la 19-a jarcento vekiĝis la intereso pri ĝi. La pinto estis parte krevigita en 1931 pro konstruado de la telfero. La unuan dokumentitan grimpadon faris Josef Naus la 27-an de aŭgusto1820, pli frua grimpado far lokanoj je ĉ. 1770 povas esti konjektata[1]. En 1853 Karoline Pitzner kiel unua virino grimpis la monton[2]. La unua dumvintra grimpado okazis la 7-an de januaro1882 far Ferdinand Kilger, H. kaj J. Zametzer kaj Heinrich Schwaiger.
La montopinto estas atingebla per tri transportiloj: la bavara dentradaZugspitz-fervojo (1928–1930), Eibsee-telfero (1962) kaj la Tirola Zugspitz-telfero (1926, rekonstruita 1989-1991). La transportiloj estas uzataj ĉefe de turistoj (vintre multaj skiantoj sur Zugspitzplatt).