Deutschnationale Volkspartei
|
partio
|
|
|
|
Ideologio
|
nacia konservativismo, dekstra popolismo, monarkiismo, germana naciismo, antikomunismo, antisemitismo
|
|
|
|
Deutschnationale Volkspartei (DNVP, German-nacia popolpartio) estis dekstre-konservativa partio, kies ideologio entenis naciemajn, monarkiemajn kaj ankaŭ antisemitismajn elementojn.
Ĝi fondiĝis en novembro 1918 kaj rifuzis komence tre forte la Vajmaran Respublikon. Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj ĝi partoprenis registarojn, sed post la balota malvenko de 1928 kaj la elektiĝo de Alfred Hugenberg al prezidanto ĝi denove fariĝis pli radikala kaj kontraŭdemokratia. Moderaj konservativuloj komencis forlasi ĝin.
Ekde 1930/31 la partio kunlaboris kun la nacisocialista partio de Hitler kaj koaliciis kun ĝi ekde januaro 1933. En junio de la sama jaro ĝi memdissolviĝis, sub premo, sed kolektive aliĝis al la nacisocialistoj.
Eksteraj ligiloj