Antoine Arnauld (naskiĝis la 6-an de februaro 1612, mortis la 8-an de aŭgusto 1694)[1] — le Grand (la Granda) kiel nomis lin samtempuloj, por distingi lin de lia patro — estis franca katolika teologo, filozofo, kaj matematikisto. Li estis unu el la ĉefaj intelektuloj de la grupo de Jansenismo de la pariza abatejo de Port-Royal kaj havis ampleksan sciaron pri patristiko.
Lia libro, De la fréquente Communion (pri ofta komunio, 1643), estis grava paŝo por fari la celojn kaj idealojn de tiu movado kompreneblaj al la ĝenerala publiko.
Ĉefaj verkoj
Ligiloj al la versio de Gallica.
- De la fréquente communion où les sentimens des Pères, des papes et des Conciles touchant l'usage des sacremens de pénitence et d'Eucharistie sont fidèlement exposez. Paris : A. Vitré, 1643. Kompleta teksto en origina franca : [1]
- Grammaire générale et raisonnée contenant les fondemens de l'art de parler, expliqués d'une manière claire et naturelle. Paris : Prault fils l'aîné, 1754. Kompleta teksto en origina franca : [2]
- La logique ou l'art de penser contenant outre les règles communes, plusieurs observations nouvelles, propres à former le jugement. Paris : G. Desprez, 1683. Kompleta teksto en origina franca : [3]
Notoj
- ↑ The new Schaff–Herzog Encyclopedia of Religious Knowledge. Vol. 1. Baker, 1960