Ossolineum (poleZakład Narodowy im. Ossolińskich (ZNiO), Ossolineum) estas pola scienca kaj kultura instituto, kiu ĝis la jaro 1945 troviĝis en Lvovo kaj poste estis translokigita al Vroclavo.
Ĝi estis unu el la plej gravaj centroj de la pola kulturo, pri kio decidis antaŭ ĉio riĉaj bibliotekaj kolektoj, laŭ la valoro la dua en Pollando post Jagelona Biblioteko en Krakovo. Fonto de ties vivteno estis enspezoj de bienoj de la fondisto, estrataj de ĝisvivaj kuratoroj.
De la fondo ĝis 1945 Ossolineum troviĝis en antaŭa monaĥejo kaj preĝejo de karmelaninoj ĉe la strato Ossolińskich 2 en Lvovo. Post la unua dispartigo de Pollando kaj likvido de multaj monaĥejoj de aŭstra imperiestro Jozefo la 2-a la konstruaĵoj estis ruinigitaj. Ilia rekonstruo estis verko de interalie Jozefo Bem kaj Jerzy Głogowski – konstruisto, pentristo kaj grafikisto, kiu al Lvovo alvenis de Krakovo. Al la institucio kiel apartan tuton oni alligis en 1823 la muzeon de arto, fonditan de princo Henryk Lubomirski.
Ossolineum en la periodo de tiutempa Reĝlando de Galicio kaj Lodomerio sub la aŭstra aneksaĵo fokusigis la polan intelektan movadon kaj estis unu el la plej gravaj centroj de la laboro pri konstruo de la pola kulturo dum la dispartigoj de Pollando-Litovio kaj altrudita germanigo de poloj sur la pola teritorio. Ĝi trapasis periodon de reprezalioj forme de policaj traserĉoj kaj arestado de engaĝitaj tie laborantoj.
Laŭ intenco de la fondinto Ossolineum iĝis unu el la plej gravaj centroj de la esploro pri historio kaj la pola literaturo, pro tio, ke ĝi disponas pri unu el la plej grandaj libraroj en Pollando kaj grandega nombro de manuskriptoj kaj aŭtografoj, en tio de mezepokaj manuskriptoj kaj la plej malnovaj presaĵoj.