La Azova Maro estas la plej malprofunda maro en la mondo: la profundo ne superas 13,5 metrojn , la averaĝa profundo estas ĉirkaŭ 7,4 m (laŭ diversaj taksoj - de 6,8 ĝis 8 m)[2]
Etimologio
La nomo devenas de la rusia urbo Azov, kiu situas en la loko, kie la riveroj Don kaj Kubano enfluas la maron.
Geografio
La ĉebordaj ŝtatoj estas Ukrainio okcidente kaj Rusio oriente. La preskaŭinsulo Krimeo kaj la Tamanja duoninsulo dividas la Azovan Maron disde la Nigra Maro. La okcidenta bordo de la maro estas malprofunda sistemo el multaj insuloj kaj duoninsuloj, golfetoj kaj lagoj de sala akvo.
Ekonomio
Trafiko
Ĉar la rivero Don per kanaloj estas ligita kun la rivero Volgo (kaj pere de ĝi kun la Kaspia Maro, la Balta Maro kaj la Blanka Maro), la Azova Maro estas grava ligo por la ŝipa trafiko de Rusio kaj orienta Ukrainio al la direkto de la Nigra Maro - al Rumanio, Bulgario, Grekio kaj Turkio.
Ripozo
La areo de la maro estas 38.000 km², kaj la pleja profundeco nur 15 m. Pro tio dum la somero la akvo atingas relative altajn temperaturojn, tre agrablajn por banado. La nekrutaj deklivoj estas aparte oportunaj por ripozo kun infanoj. Ĉe la maro situas kelkaj ripozlokoj, inter ili plej popularas Jejsk, Primorsko-Aĥtarsk kaj Taganrog en Rusio, Berdjansko en Ukrainio.
Fiŝkaptado
Laŭ biologia produktivo la maro havas la unuan lokon en la mondo. Plej grande kreskas en ĝi bentoso kaj fitoplanktono. Tio kaŭzas ankaŭ grandan produktadon de fiŝo.