La urbo Pernik - bulgareПерник - situas en la okcidento de Bulgario, pli-malpli 40 kilometrojn sudokcidente de Sofio. Ĝi estas la administra centro de samnoma provinco (oblasto) kaj havas loĝantaron de ĉirkaŭ 121 400 homoj - pli-malpli 85 procentaĵoj el la sumaj loĝantoj de la provinco. Veturiloj registritaj en la urbo samkiel la ĉirkaŭaj municipoj de la provinco rekoneblas per la regiona aŭtokodo PK (do "rk").