Partnereco por Paco (PpP, angle Partnership for Peace, akronime PfP) estas projekto de NATO, kiu celas krei fidon inter NATO kaj aliaj ŝtatoj en Eŭropo kaj la eksa Sovetunio. 21 ŝtatoj estas membroj. La projekto estis kreita en 1994 [1], baldaŭ post la kolapso de la Orienta Bloko, kaj ĝia celo estas starigi konfidajn rilatojn inter la Nordatlantika Alianco kaj la diversaj eŭropaj landoj, ĉefe en ĝia centro kaj oriento, kelkaj de kiuj havis komunistajn registarojn, kaj la landoj de la eksa Sovetunio. Dek el la landoj kiuj subskribis ĉi tiun iniciaton de NATO, tra la jaroj fariĝis plenaj membroj de ĝi [2] [3].
Referencoj
Eksteraj ligiloj