Saĝtelefono[1][2][3], nomata en Esperanto ankaŭ smartfono[4][5][6][7] (forme plej internacia), aptelefono, plurfunkcia poŝtelefono[1], inteligenta telefono[8], lerta telefono[9][8] aŭ kompufono[8] estas multfunkcia poŝtelefono.
Krom por telefoni, saĝtelefonoj taŭgas kutime interalie por retumi, foti, filmi, navigi, spekti videojn, aŭdigi sondosierojn, uzi komputilajn ludojn kaj tiel plu. Grava diferenco inter saĝtelefonoj kaj aliaj poŝtelefonoj estas tio, ke en tiu mankas butonoj. La navigado povas okazi helpe de diversaj fingrotuŝoj de la ekrano.
Oni povas uzi aplikaĵojn (apo) dekomence haveblajn kun la operaciumo, kaj aldone eblas instali aliajn apojn el iu deponejo: Apple App Store, Google Play Store, BlackBerry App World. Por saĝtelefonoj rulataj de Android ekzistas ankaŭ ceteraj deponejoj, ekzemple: Aptoide, Cafe Bazaar, F-Droid, GetJar, Opera Mobile Store, SlideME.