Akademie gemeinnütziger Wissenschaften

Akademie gemeinnütziger Wissenschaften
akademio de sciencoj
nacia akademio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1754
lando Germanio
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
vdr

La Akademie gemeinnütziger Wissenschaften (laŭvorte: Akademio de la komunutilaj sciencoj; alia nomo estis: Akademie nützlicher Wissenschaften; latine komence Academia Electoralis Moguntina Scientiarum Utilium) de Erfurto estas ekde 1754 ekzistanta scienca institucio.

Historio

ekslibriso de Johann Adam Grüsner, kun akademia blazono (1760)

Jam sub la regado de la regna grafo Philipp Wilhelm von Boineburg, guberniestro de Erfurto de 1702-1717 kaj disĉiplo de Leibniz, kreiĝu Akademio de Sciencoj laŭ pariza modelo. Tamen sen sukceso dum la vivotempo de Boineburg.

La erfurta universitata profesoro Andreas Elias Büchner de 1736 ĝis 1745 faris Erfurton sidejo de la en 1652 en Schweinfurt fondita Leopoldina. La hodiaŭa sidejo estas en Halle, la biblioteko tamen restis en Erfurto ĝis 1805.

Nur la 19-an de julio 1754, kiam la princo-elektisto kaj reganto de Erfurto, la majenca ĉefepiskopo Johann Friedrich Karl von Ostein skribis la fondo-leteron por la societo Churfürstlich-Mayntzische Gesellschaft oder Academie nützlicher Wissenschaften, fariĝis akademio en Erfurto. Sekve la erfurta estas - post la Prusa Akademio de Sciencoj kaj la akademio en Göttingen la tria plej maljuna en Germanio. La unua sekretario estis la universitata profesoro Johann Wilhelm Baumer. Post lia forlaso de la urbo la scienca vivo lametis. Nur kun Karl Theodor von Dalberg la akademio denove ekfloris ekde 1775.

En la 5-a de junio 2004 okazis en la urbodomo la festa kunsido okaze de la 250-a datreveno fondiĝa de la Akademio, en ĉeesto de la prezidanto Werner Köhler, de la princoj Georg Friedrich von Preußen, Michael von Sachsen-Weimar-Eisenach, Konrad von Sachsen-Meiningen kaj Ferdinand Fürst Bismarck. La programaro komeniciĝis jam en la 3-a de junio kaj ampleksis multajn prelegojn kaj diskutrondojn pri la temo: "Tempo - enigmoj de la 4-a dimensio"; en la 14-a de majo malfermitis en la Urba Arkivo de Erfurto ekspozicio pri la Akademio.

Nomoj de la akademio

  • 1754: Churfürstlich Mayntzische Academie nützlicher Wissenschaften (ankaŭ Academiae Electoralis Moguntinae Scientiarum)
  • 1802 ĝis 1806: Academie nützlicher Wissenschaften (ankaŭ Akademie der Wissenschaften respektive Académie des sciences)
  • 1814: Königlich Preußische Academie nützlicher Wissenschaften zu Erfurt
  • 1819: Königliche Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt
  • 1918: Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt

Prezidantoj akademiaj

  1. 1754–1763 Johann Daniel Christoph von Lincker und Lützenwick, ĉambra direktoro
  2. 1763–1783 Hieronymus Friedrich Schorch, juristo
  3. ĉ. 1785/1792–1809 Karl Friedrich von Dacheröden, ĉambra prezidento
  4. 1816–1817 Christoph von Keller, registarestro, prusia ministro
  5. 1829–1848 Karl Albert von Kamptz, prusia ministro
  6. 1850–1873 Adalbert von Preußen, prusia maroficiro
  7. 1874–1902 Georg Prinz von Preußen, prusia ĝeneralo kaj verkisto
  8. 1903–1906 Albrecht Prinz von Preußen, reganto de la Duklando Brunsvigo
  9. 1907–1908 Friedrich Heinrich Prinz von Preußen, prusia oficiro
  10. 1909–1925 Friedrich Wilhelm Prinz von Preußen, prusia princido
  11. 1930–1949 Johannes Biereye, gimnazia profesoro
  12. 1991–2010 Werner Köhler, kuracisto kaj profesoro
  13. ekde 2010 Klaus Manger, germanisto kaj profesoro

Honoraj membroj (nuntempe)

Membroj gravaj

Vidu ankaŭ

Pedagogia Altlernejo Erfurt/Mühlhausen

Literaturo

  • Jürgen D.K. Kiefer, Bio-bibliographisches Handbuch der Akademie Gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. 1754–2004. Bio-bibliographisches Handbuch der Protektoren und Spezialprotektoren, der Träger von Ehrentiteln und Inhaber von Ehrenämtern, der Preisträger sowie der Ehren-, Ordentlichen und Auswärtigen Mitglieder, einschließlich einer chronologischen Übersicht aller Aufnahmen, der Mitglieder der Erziehungswissenschaftlichen Gesellschaft an der Akademie (eröffnet 1927) und einer Auswahl von Vortragenden, die nicht Mitglieder der Akademie waren. Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt, Erfurt 2005.
  • Steffen Raßloff: 250 Jahre Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 22 (2004), p. 3.
  • August Sundermann, Zur Geschichte der Akademie nützlicher Wissenschaften zu Erfurt, en: Harry Güthert (eld.), Festschrift zur Eröffnung der Medizinischen Akademie Erfurt, Erfurt 1954, p. 61–71.

Eksteraj ligiloj