Karel KLOSTERMANN (naskiĝis la 13-an de februaro 1848 en Haag am Hausruck, Aŭstrio - mortis la 16-an de julio 1923 en Štěkeň) estis ĉeĥa verkisto priskribanta vivon en la regiono de Bavaria arbaro (Šumava) ĉe la bohema-germana landlimo.
Li studis medicinon, sed ne finis la studadon kaj fariĝis edukisto.
Komence li verkis germane, poste li transiris al la ĉeĥa lingvo.
Verkoj
- Böhmerwaldskizzen (Skizoj de Bohema arbaro)
- Ze světa lesních samot (El la mondo de arbaraj solejoj, 1891)
- V ráji šumavském (En la paradizo bohem-arbara, 1893)
- Skláři (Vitristoj, 1893)
- V srdci šumavských hvozdů (En la koro de bohem-arbaraj anguloj, 1896)
- Kam spějí děti (Kien celas infanoj, 1901)
- Mlhy na Blatech (Nebuloj super Marĉejoj, 1906)
- Suplent (Instruista studento, 1913)
Foto
Foto Karel Klostermann