Steve Fossett, kiu riĉegis pro financaj servoj, famiĝis pro siaj kvin senhaltaj mondĉirkaŭadoj: sola balone, ŝipe kaj sola avie. Li starigis 116 rekordojn pri malsamaj fakoj el kiuj 76 ankoraŭ nun (2007) validas.
En 2005 ŝipestro de la velŝipo Cheyenne li starigis mondan rekordon pri ĉirkaŭnavigaciado.
La 3-an de marto2005 li, unua kaj sola, sukcesis mondan ĉirkaŭadon per avio senhalte per sia eksperimenta avio Virgin Atlantic GlobalFlyer post 67 horoj kaj 1 minuto. Li flugis deokcidente orienten por utiligi la ĉefajn ventojn.
La 11-an de februaro2006 li starigis rekordon de la plej longa senhalta aviflugo kun 12.450 km. Forfluginte el Florido per sia avio Global Flyer li surteriĝis sur la flughaveno de Bournemouth, Britio, post vojaĝo deokcidente al oriento kaj du transflugoj de Atlantiko.
La 29-an de aŭgusto2006 li batas la pasintan altecrekordon per glisilo kun Einar Enevoldson super la Andoj dum flugo de kvar horoj kaj duono. Ili atingis altecon je 15.447 metroj dum la temperaturo estis 57°.
Malaperinte
Steve Fossett malaperis lundon, la 3-an de septembro2007. Je 8:45 matene li ekflugis de la Barron Hiltons Flying-M Ranch, ĉirkaŭ 130 km sudoriente de Reno, Nevado, per malpeza avio de tipo Super Decathlon de AviaBellanca Aircraft Corporation. Li flugis suden serĉante sekajn riverojn. Li havis fuelon por kvar aŭ kvinhoran flugon. Ĉirkaŭ ses horojn post la ekflugo amiko deklaris lin malaperinta. Oni ne ricevis mesaĝon de la instalita avertilo.[1]
Oni traserĉis komence 1.500 km² regionon, kiu estis pligrandigita al 25.000 km² la 6-an de septembro. La 17-an de septembro2007 la Civil Air Patrol en Nevada haltigis grandparte la serĉadon. Intertempe retumantoj povas helpi pri la serĉado de la avio danke al kromprogramo de Google Earth kaj aktualaj satelitbildoj[2]. Pli ol 50.000 personoj partoprenis tiun serĉadon.
La 19-an de septembro2007 la aŭtoritatoj haltigis la aktivajn serĉojn, sed diris ke avioj pretas kaze de novaj fidindaj indikoj pri lokalizo de la miliardulo. Oni deklaris lin morta je la 15-a de februaro 2008.
Montogrimpanto trovis lian stiristajn identigilojn (por aŭtomobilo kaj aviadilo), monon, puloveron en monto Mammoth Lakes en Kalifornio, la 1-an de oktobro 2008. Oni trovis ankaŭ restaĵojn de la aviadilo 500 metrojn de la identigiloj. Tiu loko situas 80 km sude de la ekflugejo.