Martelo estas ilo por bati dum serurista kaj meblista laboro. Precipe oni uzas ĝin por enbati najlojn en lignon aŭ aliajn konstrumaterialojn. Speciala tipo de martelo estas maleo.
Laŭ Francisko Azorín martelo estas Batilo konsistanta el peza ferpeco je la ekstremo de tenilo, uzata en pluraj metioj.[1] Li indikas etimologion el la latinaj martulus, marceolus, martiolus, marculus, marcellus el marcus (batilo). Kaj li aldonas la terminon marteli, por batadi per martelo; kaj la tipojn dentata, dukapa, forĝmartelo kaj pordomartelo.[2]
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri martelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
|
| „ Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo. ” |
|
|
| „ Esti inter martelo kaj amboso. ” |
|
Referencoj