Sankta Fabiano, latine Fabianus (naskiĝis en nekonata dato, mortis la 20-an de januaro 250) estis Papo ekde la 10-a de januaro 236 ĝis sia morto. Preskaŭ nenion oni scias pri lia vivo antaŭ ke li estis papo, nur ke li ne estis romano. Laŭtradicie, li estis elektita papo, post kiam kolombo aperis sur lia kapo. Li nomumis sep skribistojn por ke ili verku pri la historio de martiroj.
Fabiano mortis martire sub persekuto de imperiestro Decio.