Ampère (aŭ Ampero, esperante) estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.
Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ kreis projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.
Omaĝoj
Lia nomo estas uzita por difini la mezurunuon de kurento: la Ampero (simbolo A).
Lia nomo estas unu el 72 nomoj de scienculoj skribitaj sur la Eiffel-turo.
En Francio pluraj lernejoj, gimnazioj kaj liceoj nomiĝas "Ampère".