La komenca difino baziĝis sur la kvanto da arĝento, kiu pro elektrolizo apartiĝas pro trapasado de la kurento de 1 ampero dum difinita tempo.
La plej konata tradicia sed ne plu valida difino estis:
„ La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj amperan forton de 2 * 10−7neŭtonoj je metro. ”
Ĝi dependis inter aliaj de elektromagnetismo.
La aktuala difino ekde jaro 2019 estas:
„ Elektra kurento je unu ampero estas trapaso de elektra ŝargo de 1 kulombo divide unu sekundo. ”
Kiel ĉiuj mezurunuoj en la Internacia Sistemo, ankaŭ la ampero havas dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomojn oni formas per la kutimaj prefiksoj de SI.
Ĝenerale, la plej uzataj dekonaj mezurunuoj estas miliamperoj kaj mikroamperoj; la pli malgrandaj unuoj priskribas elektran kurenton tiom malgrandan, ke ili nur uzatas en tre faka medio.