Testuduloj (Testudines) estas ordo de reptilioj, al kiu apartenas i.a. la teraj testudoj, kaj martestudoj. Foje oni ankaŭ (erare) uzas la vorton testudo, kiu estas sinonimo de la familia nomo Testudinidae kaj nomo de genro Testudo, por paroli pri ĉiuj testuduloj. En la ordo de testuduloj estas kaj vivantaj kaj formortintaj specioj; la plej fruaj testuduloj vivis antaŭ 215 milionoj da jaroj,[1] kio signifas ke la testuduloj estas unu el la plej malnovaj reptiliaj grupoj, multe pli malnova ol la lacertuloj kaj serpentoj. Vivas ankoraŭ ĉirkaŭ 300 testudulaj specioj, iuj el ili forte endanĝerigitaj. Testuduloj estas ektotermaj.
Ĝenerale, testudo estas surtere aŭ enakve vivanta reptilio, kies korpon kovras korneca kaj osteca kiraso (karapaco), en kiun la besto plejofte povas entiri la kapon, voston kaj membrojn.[2]