Minuto estas komunuza mezurunuo de tempo, egalas al sesdek sekundoj aŭ sesdekona parto de horo. Minuto ankaŭ estas mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado.
Mallongigo: min
Etimologie, la vorto venas de la Latina minuere = malgrandigi, dividi. Se horon oni dividas en bazajn unuojn, oni ricevas la tiel nomatajn minutojn. Se tiujn oni duafoje dividas, oni ekhavas sekundojn (Latine: secundus = dua, do dua divido).
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri minuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
| „ Kara estas dono en minuto de bezono. ” |
|
|
| „ Miljaroj ne povis, minuto elŝovis. ” |
|
|
| „ Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. ” |
|
Referencoj
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |