La Muzikakademio Ferenc Liszt aŭ Muzikarta Universitato Ferenc Liszt estas signifa ŝtata universitato en Budapeŝto.
Historio
La Reĝa Muzikakademio estis fondita en loĝejo de Ferenc Liszt fare de ministroÁgoston Trefort en 1875. Jam en la sama jaro komenciĝis la instruado kun estreco de Ferenc Liszt kaj Ferenc Erkel. Oni trovis apartan palacon por la akademio. Post 4 jaroj jam ĝi funkciis en konstruaĵo ĉe Avenuo Andrássy, kiun oni nomas la malnova akademio. Ties orgeno estis konstruita en 1882. Komence de la 20-a jarcento la akademio jam estis tro malgranda por la muzikistoj-lernantoj. Oni konstruis pli novan en 1907 kun impona koncerta halo. En la malnova konstruaĵo nun funkcias muzeo, biblioteko kaj muzikinstituto. En 1971 la akademio ricevis la rangon kvazaŭuniversitato. Inter 2009 kaj 2013 la akademio estis plene renovigita.