La sonorilon faris en krakova sonorilfarejo sonorilproduktisto Hans Beham el Nurenbergo en 1520. Sur la mantelo de la sonorilo estas videblaj figuroj de sanktuloj: Sigismondo kaj Stanislao. Ankaŭ troviĝas tie blazonoj de Pollando kaj Litovio. En la turo estis fiksita la 9-an de julio 1521. La 13-an de julio 1521 Krakovo unuafoje ekaŭdis ĝian voĉon.
En la 19-a jarcento koro de la sonorilo trifoje krevis, sed estis senprokraste riparata. Dum antaŭkristnaska vespero de 2000 on konstatis laŭvican krevon. La difektitan koron oni anstataŭis per nove muldita, kaj la antaŭan oni povas rigardi ĉe enirejo al la Turo de Sigismondo. Nuntempa koro pezas 365 kg kaj estas 42 kg pli peza ol la malnova.
La sonorilo Sigismondo estis la plej granda pola sonorilo ĝis fino de 1999, kiam superis ĝin mase kaj dimensie sonorilo de Licheń Stary (apud Ślesin) - Maryja Bogurodzica (MariaDipatrino).