Johann Voldemar Jannsen (n. la 16-an de majo 1819 en Vana-Vändra proksime de Pärnu, m. la 13-an de julio 1890 en Tartu) estis ĵurnalisto kaj poeto de Estonio.
Li verkis la tekston de la estonia nacia himno, Mu isamaa, mu õnn ja rõõm, kaj estis la patro de la poetino Lydia Koidula. Kiel gvidanto de la korusa societo kiu organizis la unuan nacian kantofestivalon en Tartu dum la jaro 1869, Jannsen ludis ŝlosilan rolon en la estonia nacia vekiĝo.