Sankta Simako, latine Symmachus, (naskiĝis nekontan daton en Sardio kaj mortis 514) estis papo ekde 498 ĝis sia morto. Simako estis filo de Fortunatus kaj estis baptita jam plenkreskulo, poste li iĝis arkidiakono. Post morto de papo Anastazio la 2-a, la senato elektis Simakon papo, sed parto de roma pastraro aklamis kontraŭpapon Laŭrenco, fama arkipresbitero de Romo kaj amiko de Konstantinopolo. Post multaj diskutoj, Teodoriko la 1-a, reĝo de Ostrogotoj kaj de Italio konfirmis Simakon kiel papon 506.
Vidu ankaŭ