Sono

La krio de Edvard Munch (1893), kiu inspiris la 20a-jarcentajn ekspresionistojn. Tiu pentraĵo klopodas montri la sensacion pri elsendata aŭ perceptata sono.
Bastamburo produktas sonon per la vibrado de membrano tensiita sur resoniga skatolo.

Sono estas aŭdebla aervibrado eligita de homoj, bestoj, objektoj ktp.[1] En fiziko sono estas ajna fenomeno kiu implicas la disvastigon de mekanikaj ondoj (ĉu aŭdeblaj aŭ ne aŭdeblaj), ĝenerale tra fluo (aŭ tra alia elasta medio) kiu estas generanta la vibran movon de korpo. La sono aŭdebla de homo konsistas el sonaj kaj akustikaj ondoj produktitaj kiam la osciloj de la aerpremo estas konvertitaj en mekanikaj ondoj en la homa aŭdorgano kaj perceptitaj de la cerbo. La disvastigo de la sono estas simila en fluaĵoj, kie la sono havas la formon de premfluktuoj.[2] En la solidaj korpoj la disvastigo de la sono implicas variadon de la tensia stato de la medio.

Fizika priskribo

Fizike sono estas ondo. En gasoj (aero) kaj likvoj ĝi estas ĉiam longituda ondo. En solidaj korpoj ekzistas transversa kaj longituda ondo.

Sonaj ondoj transportas informojn kaj energion. Ili moviĝas per karakteriza rapido t.n. sonrapido c. Tiu estas 343 m/s en aero ĉe temperaturo de 20 °C kaj 1407 m/s en akvo ĉe 0 °C.

Plia karakterizo de la sono estas la amplitudo (ofte mezurita per decibeloj): Sonoj super 120 decibeloj estas netolerebla por homoj. Tiaj aferoj estas ekzamenataj far la scienco akustiko.

Skema prezento de efiko de sona ondo al sur orelo ĝis nerva impulso

La homo aŭdas sonojn kun diversaj frekvencoj kiel sonojn de diversaj altecoj: sonoj kun pli alta frekvenco estas muzike pli altaj. Pri tio vidu skalo muzika.

Aliaj ekzamenoj uzas la aŭdeblaj sonaj limoj inter 20 Hz kaj 20 kHz, do la infrasonoj estas sub 20 Hz anstataŭ 16 Hz.

Sono, malsame la lumo, estas materia ondo. Ĉar la sono ligitas al materia medio, ĝi ne ekzistas en vakuo.

Rapido de sono

Sono estas vibro tiu trairas elastan medion kiel ondo. La rapido de sono priskribas kioman distancon tia ondo iras dum certa tempo. En seka aero ĉe marnivelo kun temperaturo de 21 °C, la rapido de sono estas 344 m/s. La rapido de sono estas variablo dependa de kaj la ecoj de la substanco tra kiu ĝi iras, kaj temperaturo. Ekzemple, la rapido de sono ĉe la pinto de monto dum vintro estus proksime 330 m/s anstataŭ 360 m/s en varmega dezerto. Kvankam la termino estas plej ofte uzata temante tra aero, la rapido de sono povas esti mezurita en preskaŭ ia ajn substanco. La rapido de sono en likvaĵoj kaj ne-truoplenaj solidoj estas pli alta ol en aero (ĉ. 1 500 m/s en akvo).

Sonkvalito

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sonkvalito.
Mikrofonkovriloj estas foje uzataj por plibonigi la sonkvaliton malpliiganta bruon el la vento.

Sonkvalito estas tipe takso de la precizeco, ĝueblo, aŭ kompreneblo de aŭdio-efekto de elektronika aparato. Kvalito povas esti mezurita objektive, kiel ekzemple kiam iloj kutimas mezuri la precizecon laŭ kiu la aparato reproduktas originan sonon; aŭ ĝi povas esti mezurita subjektive, kiel ekzemple kiam homaj aŭskultantoj respondas al la sono aŭ mezuras ĝian perceptitan similecon al alia sono.

La sonkvalito de reproduktaĵo aŭ registrado dependas de kelkaj faktoroj, inkluzive de la ekipaĵo uzita por fari ĝin, pretigo kaj majstrado farita al la registraĵo, la ekipaĵo uzita por reprodukti ĝin, same kiel de la aŭskultanta medio uzita por reprodukti ĝin. En kelkaj okazoj, pretigo kiel ekzemple egaligo, dinamika intervalkunpremado aŭ sterea pretigo povas esti aplikita al registraĵo por krei aŭdion kiu estas signife diferenca de la originalo sed povas esti perceptita kiel pli plaĉa al aŭskultanto. En aliaj okazoj, la celo povas devi reprodukti aŭdion tiel proksime kiel eble al la originalo.

En lingvo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sonoranto.
Trapezo de la vokaloj (skemo).

En fonetiko kaj fonologio, sonoranto estas parola sono kiu estas produktata sen turbula aerfluo en la parola fluejo. Esence tio signifas ke sono estas sonoranto, se ĝi produkteblas daŭre je la sama tonalto. Ekzemple, vokaloj estas sonorantoj, kiel ankaŭ estas konsonantoj kiaj /m/ kaj /l/. Aliaj konsonantoj, kiaj /d/ aŭ /k/, ne produkteblas daŭre je la sama tonalto, kaj do estas ne-sonorantoj. Aldone al vokaloj, fonetikaj kategorioj de sonoj konsiderataj kiel sonorantoj inkluzivas alproksimantojn, nazalojn, frapetojn, kaj trilojn. En la hierarĥio de sonoreco, ĉiuj sonoj pli altaj ol frikativoj estas sonorantoj.

Sonorantoj estas tiuj artikulacioj en kiuj estas nur parta fermo aŭ nebarita buŝa aŭ naza eskapo de aero; tiaj artikulacioj, tipe voĉaj, kaj ofte senfrotaj, sen brukomponento, povas kunhavi multajn fonetikajn trajtojn kun vokaloj. La termino resonanto fojfoje uziĝas por tiaj ne-turbulaj sonoj. Tiakaze, la vorto sonoranto povas striktiĝi al ne-vokalaj resonantoj; tio estas, ĉiuj supraj krom vokaloj kaj duonvokaloj. Tamen, tiu uzaĵo eksmodiĝadas.

Registro, aŭ voĉregistro, estas la mezuro de la amplekso de tonaltoj, kiuj homa voĉo povas elsendi. Kvankam la studo de voĉo havas malmultan praktikan aplikon en la kampo de la parolo, ĝi estas temo de studo ene de lingvistiko, fonetiko kaj parolado kaj lingva patologio, aparte en rilato al la studo de tonaj lingvoj kaj al certaj specoj de voĉaj perturboj. Tamen, la plej ofta apliko de la termino "voĉregistro" estas ene de la kunteksto de kantado, kie ĝi estas uzata kiel unu el la gravaj difinaj trajtoj por klasifiki kantante voĉoj en grupojn laŭ la voĉaj tipoj.

En arto

Sonarto (aŭ arto de sono) estas arto kiu enhavas diversan grupon de artaj praktikoj kiuj havas kiel ĉefa celo diversajn nociojn de sono, kio estas uzata kiel ĉefa rimedo. Kiel ĉe multaj ĝenroj de nuntempa arto, sonarto povas esti multfaka nature, aŭ esti uzata en hibridaj formoj. Sonarto povas esti konsiderata kiel elemento de multaj areoj kiel akustiko, psikoakustiko, elektroniko, brumuziko, aŭdirimedoj, kamporegistro aŭ media sono, sonpejzaĝoj, esplorado de la homa korpo, skulptarto, arkitekturo, kino aŭ video kaj aliaj aspektoj de la nuna diskurso de nuntempa arto.

Mezepoka muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento.

Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita. Ĉiu kulturo ĉirkaŭ la mondo inventis formon de muziko uzate ĝin por servi multajn celojn - ĝi povas esti parto de religia rito, ĝi povas esti parto de festoj, ĝi povas esti formo de rakonto, aŭ ĝi povas esti formo de arta esprimo. Kvankam materialoj el kiuj oni produktas muzikinstrumentojn en la mondo varias vaste de loko al loko, ili povas esti subdividitaj en pluraj bazaj kategorioj kiuj klasifikas instrumentojn surbaze de la sonoj kiujn ili faras.

La sono, kombine kun la silento, estas la krudmaterialo de la muziko. En muziko la sonoj estas kvalifikitaj en kategorioj kiel la jenaj: longaj kaj mallongaj, fortaj kaj malfortaj, basaj kaj malbasaj, agrablaj kaj malagrablaj. La sono estis ĉiam ligita al la ĉiutaga vivo de la homo. Laŭlonge de la historio la homa estaĵo inventis seriojn da reguloj kaj sistemoj por ordigi ĝin ĝis la konstruo de diversaj tipoj de muzika komunikilo.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri sono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Kia sono, tia resono. 
  • Citaĵo
     Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. 
  • Citaĵo
     Kio al mi sonis, tion mi resonas. 

Referencoj

  1. PIV NPIV Alirita la 28an de oktobro 2019.
  2. Schiffman, Harvey (2001).
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-20 .

Bibliografio

  • Benade, Arthur H (1976). Fundamentals of Musical Acoustics. New York: Oxford University Press. OCLC 2270137.
  • Farina, Angelo; Tronchin, Lamberto (2004). Advanced techniques for measuring and reproducing spatial sound properties of auditoria. Proc. of International Symposium on Room Acoustics Design and Science (RADS), 11a–13a de aprilo 2004, Kioto, Japanio. Artikolo Alirita la 28an de oktobro 2019.
  • L. E. Kinsler, A. R. Frey, A. B. Coppens, kaj J. V. Sanders, 1999. Fundamentals of Acoustics, kvara eldono (Wiley).
  • Philip M. Morse kaj K. Uno Ingard, 1986. Theoretical Acoustics (Princeton University Press). ISBN 0-691-08425-4
  • Allan D. Pierce, 1989. Acoustics: An Introduction to its Physical Principles and Applications (Acoustical Society of America). ISBN 0-88318-612-8
  • Pompoli, Roberto; Prodi, Nicola (aprilo 2000). «Guidelines for Acoustical Measurements inside Historical Opera Houses: Procedures and Validation». Journal of Sound and Vibration 232 (1): 281-301. doi:10.1006/jsvi.1999.2821.
  • D. R. Raichel, 2006. The Science and Applications of Acoustics, dua eldono (Springer). eISBN 0-387-30089-9
  • Rayleigh, J. W. S. (1894). The Theory of Sound. New York: Dover. ISBN 0-8446-3028-4.
  • Schiffman, Harvey (2001). «4». La Percepción Sensorial. Limusa Wiley. p. 72. ISBN 968-18-5307-5.
  • E. Skudrzyk, 1971. The Foundations of Acoustics: Basic Mathematics and Basic Acoustics (Springer).
  • Stephens, R. W. B.; Bate, A. E. (1966). Acoustics and Vibrational Physics (dua eldono). London: Edward Arnold.
  • Wilson, Charles E. (2006). Noise Control (Reviziita eldono). Malabar, FL: Krieger Publishing Company. ISBN 1-57524-237-0. OCLC 59223706.

Read other articles:

Asago 朝来市Kota BenderaLambangLokasi Asago di Prefektur HyogoNegaraJepangWilayahKansaiPrefekturPrefektur HyogoPemerintahan • Wali KotaKatsuaki Taji (sejak Mei 2009)Luas • Total402,98 km2 (155,59 sq mi)Populasi (30 April 2017) • Total31,248 • Kepadatan78/km2 (200/sq mi)Lambang • PohonZelkova serrata • BungaSakuraZona waktuUTC+9 (JST)Alamat balai kota213-1 Higashitani, Wadayama-cho, Asago-shi, H...

 

Pierre Tolliballie Wome Informasi pribadiNama lengkap Pierre Nlend Tolliballi WomeTanggal lahir 26 Maret 1979 (umur 44)Tempat lahir Douala, KamerunTinggi 1,81 m (5 ft 11+1⁄2 in)Posisi bermain DefenderInformasi klubKlub saat ini 1. FC KölnNomor 6Karier senior*Tahun Tim Tampil (Gol) 1993–19941994–19961996–19971997–19981998–19991999–20022002–20032003–200420052005–20062006–20082008– FogapeCanon YaoundéVicenza CalcioLucchese-LibertasRomaBolognaFul...

 

Keuskupan ShendamDioecesis ShendamensisKatolik LokasiNegara NigeriaProvinsi gerejawiJosKoordinat8°53′00″N 9°32′00″E / 8.88333°N 9.53333°E / 8.88333; 9.53333StatistikLuas132.000 km2 (51.000 sq mi)Populasi- Total- Katolik(per 2007)980.810149,051 (15.2%)InformasiDenominasiKatolik RomaRitusRitus LatinKatedralKatedral Hati Kudus Yesus di ShendamKepemimpinan kiniPausFransiskusUskupPhilip Davou DungPeta Keuskupan Shendam (La...

Часть серии статей о Холокосте Идеология и политика Расовая гигиена · Расовый антисемитизм · Нацистская расовая политика · Нюрнбергские расовые законы Шоа Лагеря смерти Белжец · Дахау · Майданек · Малый Тростенец · Маутхаузен ·&...

 

.my

Artikel ini tidak memiliki referensi atau sumber tepercaya sehingga isinya tidak bisa dipastikan. Tolong bantu perbaiki artikel ini dengan menambahkan referensi yang layak. Tulisan tanpa sumber dapat dipertanyakan dan dihapus sewaktu-waktu.Cari sumber: .my – berita · surat kabar · buku · cendekiawan · JSTOR .myDiperkenalkan8 Juni 1987Jenis TLDRanah teratas kode negaraStatusAktifRegistriMalaysia Network Information Centre (MYNIC Berhad)SponsorMalaysia N...

 

Ho Chi Minh City MetroInfoPemilikOtoritas Manajemen Perkeretaapian KotaWilayahHo Chi Minh City, VietnamJenisAngkutan cepatJumlah jalur1 (sedang dibangun) 7 (direncanakan)Jumlah stasiun14 (sedang dibangun)OperasiAkan dimulai2024[1]Waktu antara2 menit[2]TeknisPanjang sistem197 km (122,4 mi) (Line 1)Lebar sepur1.435 mm (4 ft 8+1⁄2 in) sepur standar[2]ListrikListrik aliran atasKecepatan tertinggi80 km/h (50 mph)[2] Peta...

Unincorporated community in California, United States For the city in New Zealand, see Auckland. This article relies largely or entirely on a single source. Relevant discussion may be found on the talk page. Please help improve this article by introducing citations to additional sources.Find sources: Auckland, California – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (April 2021) Unincorporated community in California, United StatesAuckland, CaliforniaU...

 

American judge James ThompsonChief Justice of the Pennsylvania Supreme CourtIn office1866–1872Preceded byGeorge W. WoodwardSucceeded byJohn M. ReadAssociate Justice of the Pennsylvania Supreme CourtIn office1857–1866Preceded byWalter H. LowrieSucceeded byGeorge SharswoodMember of the Pennsylvania House of RepresentativesIn office1855ConstituencyErie CountyIn office1832–1835Preceded byJohn GalbraithConstituencyVenango County and Warren CountyChair of the House Democratic CaucusIn officeM...

 

† Человек прямоходящий Научная классификация Домен:ЭукариотыЦарство:ЖивотныеПодцарство:ЭуметазоиБез ранга:Двусторонне-симметричныеБез ранга:ВторичноротыеТип:ХордовыеПодтип:ПозвоночныеИнфратип:ЧелюстноротыеНадкласс:ЧетвероногиеКлада:АмниотыКлада:Синапсиды...

John SpeedMonumen peringatan John Speed, St Giles-without-CripplegateLahir1551 or 1552Farndon, CheshireMeninggal1629 – 1552; umur -78–-77 tahunSt Giles-without-Cripplegate, Cripplegate, LondonKebangsaanInggris John Speed (1551 atau 1552 – 28 Juli 1629) merupakan seorang kartografer dan sejarawan asal Inggris.[1][2][3] Ia dan Christopher Saxton merupakan salah satu pembuat peta Inggris paling terkenal dari periode modern awal.[4][5]&#...

 

  提示:此条目页的主题不是中華人民共和國最高領導人。 中华人民共和国 中华人民共和国政府与政治系列条目 执政党 中国共产党 党章、党旗党徽 主要负责人、领导核心 领导集体、民主集中制 意识形态、组织 以习近平同志为核心的党中央 两个维护、两个确立 全国代表大会 (二十大) 中央委员会 (二十届) 总书记:习近平 中央政治局 常务委员会 中央书记处 ...

 

  提示:此条目页的主题不是中國—瑞士關係。   關於中華民國與「瑞」字國家的外交關係,詳見中瑞關係 (消歧義)。 中華民國—瑞士關係 中華民國 瑞士 代表機構駐瑞士台北文化經濟代表團瑞士商務辦事處代表代表 黃偉峰 大使[註 1][4]處長 陶方婭[5]Mrs. Claudia Fontana Tobiassen 中華民國—瑞士關係(德語:Schweizerische–republik china Beziehungen、法...

2016年美國總統選舉 ← 2012 2016年11月8日 2020 → 538個選舉人團席位獲勝需270票民意調查投票率55.7%[1][2] ▲ 0.8 %   获提名人 唐納·川普 希拉莉·克林頓 政党 共和黨 民主党 家鄉州 紐約州 紐約州 竞选搭档 迈克·彭斯 蒂姆·凱恩 选举人票 304[3][4][註 1] 227[5] 胜出州/省 30 + 緬-2 20 + DC 民選得票 62,984,828[6] 65,853,514[6]...

 

T-20 overs United States cricket league American Premier League (APL)Current season, competition or edition: 2023 American Premier LeagueSportCricketFounded2009First season2021Owner(s)Jay MirNo. of teams7CountryUnited StatesMost recentchampion(s)Premium Windees (2021)Most titles1TV partner(s)APL (YouTube)Tournament formatT20Official websiteamericanpremiereleague.us The American Premier League (APL) is a professional Twenty20 cricket league based in the United States.[1] The first leag...

 

Organised bicycle ride for children Children and adults riding bicycles on the road during a Kidical Mass event in San Luis Obispo, California Kidical Mass (sometimes Kiddical Mass) is an organised bicycle ride for children, often using public roads in towns and cities. The rides are free of charge and open to all, with adults acting as safety marshals. Unlike Critical Mass, the route is planned in advance. Rides are usually between 2 and 5 miles long[1] and may have feeder rides to r...

1993 compilation album by Various ArtistsThe Beavis and Butt-Head ExperienceCompilation album by Various ArtistsReleasedNovember 23, 1993Recorded1993GenreAlternative rock, hard rock, heavy metal, hip-hop, funk rock, grunge, comedyLength59:27LabelGeffenProducerVariousBeavis and Butt-Head chronology The Beavis and Butt-Head Experience(1993) Beavis and Butt-Head Do America: Original Motion Picture Soundtrack(1996) Professional ratingsReview scoresSourceRatingAllMusic[1]Calgary He...

 

Unit of volume with different values Copper gill-measuring jugs The gill /ˈdʒɪl/ or teacup is a unit of measurement for volume equal to a quarter of a pint. It is no longer in common use, except in regard to the volume of alcoholic spirits measures. Imperial In imperial units 1 imperial gill ≡ 5 imperial fluid ounces ≡ 1⁄32 imperial gallon ≡ 1⁄4 imperial pint ≡ 1⁄2 Imperial cups = 40 Imperial fluid drams ≡ 142.0653125 mL[a] ≈ 142 mL ≈ 1.2&#...

 

Italian composer and musicologist (1879–1936) Respighi redirects here. For other uses, see Respighi (surname). Ottorino RespighiRespighi in 1927Born(1879-07-09)9 July 1879Bologna, ItalyDied18 April 1936(1936-04-18) (aged 56)Rome, ItalyOccupationsComposerconductorpianistWorksList of compositionsSpouse Elsa Respighi ​(m. 1919)​Signature Ottorino Respighi (/rɛˈspiːɡi/ reh-SPEE-ghee,[1] US also /rəˈ-/ rə-,[2] Italian: [ottoˈriːno re...

Voce principale: Partito Democratico (Italia). Elezioni primarie del Partito Democratico del 2019Stato Italia TipoElezioni primarie del Partito Democratico Data3 marzo Candidati Nicola Zingaretti Maurizio Martina Roberto Giachetti Voti 1.035.95566,00% 345.31822,00% 188.35512,00% Delegati 653 / 1 000 228 / 1 000 119 / 1 000 Distribuzione del voto per provincia Segretario nazionale del Partito DemocraticoNicola Zingaretti 2017 2023 Le elezioni primarie del Partito Democrati...

 

Untuk kegunaan lain, lihat Serris. Peta infrastruktur dan tata guna lahan di Komune Serris.  = Kawasan perkotaan  = Lahan subur  = Padang rumput  = Lahan pertanaman campuran  = Hutan  = Vegetasi perdu  = Lahan basah  = Anak sungaiSerrisNegaraPrancisArondisemenTorcyKantonThorigny-sur-MarneAntarkomuneSyndicat d'agglomération nouvelle du Val-d'EuropePemerintahan • Wali kota (2008-2014) Denis Gayaudon • Populasi12.320Kode INSEE/pos7...