En aŭ antaŭ la unua mondmilito la loka Königliche Bade- und Brunnendirektion (en Esperanto proksimume Reĝa Direktejo pri Banoj kaj Fontoj) aperigis 6-paĝan broŝuron en Esperanto pri Bad Ems, kies titolo estis Reĝaj varmfontoj en banurbo Ems.
La Karlsburg, ankaŭ nomata Domo de kvar turoj, estas urbokastelo en Bad Ems.
En 1925 la juna esperantisto Leo Funken okazigis en Bad Ems eventon nomitan Verda Libertempo.