Dionizio estas konata nur pro la jena atestaĵo de la Agoj de la Apostoloj: Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili (17, 34). En la novtestamenta rakonto, Paŭlo agas en Ateno, li rondiris tra la urbo kaj demandiĝas fare de la filozofoj epikuraj kaj stoikaj. Ili lin enkondukas en la Areopagon kaj petis de li klarigon rilate lian predikadon[1]
„ ”Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi” (17,22-23) ”
La predikado de Paŭlo provas adapti la kristanan mesaĝon al la filozofa publiko, kiu ne oponas ĝis kiam Paŭlo ekparolas pri la Resurekto:
„ “Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio. Kaj tiel Paŭlo eliris el inter ili” (17, 32-33) ”
Kaj pro tio Paŭlo eliris el ilia medio.
“Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili" (17,34).
Kelkajn jarcentojn poste, la Corpus Dionysianum, serio da grekaj manuskriptoj genre mistikaj, estis verkita sub la pseŭdonimo de “Dionizio la Areopagano” [3]. Jam de multe da tempo oni scias ke tiu verka amplekso estis redaktita en la 4-a jarcento sub lia nomo kaj ke hodiaŭ estas atribuata al Pseŭdo-Dionizio. Tiun verkiston pri teologio historiistoj kaj filologoj opinias identigebla kun la Petro Iberiano, episkopo de Majum (452-491) de Kartvelio aŭ kun la pagana filozofo novplatonaDamascio.
Kulto
En la Ortodoksa Eklezio Dionizio la Areopagano, Pseŭdo-Dionizio la Areopagano kaj Dionizio de Parizo estas liturgie celebrataj kune la 9-a de oktobro ĉe sekvantaro de la julia kalendaro.
Dionizio el Ateno estis ankaŭ erare identigita kun Gaŭla martiro Dionizio de Parizo, kiu estis fakte la unua episkopo de Parizo.
Notoj
↑Areopago povas indiki monteton sur kiu, epoke de Paŭlo, la konsilio kunvokiĝis sur zono situanta okcidente de la Akropolo, aŭ superan konsilion mem kiu renkontiĝis en la Portiko, flanke de la Agoro.
Carlo Maria Mazzucchi,Damascio, autore del 'Corpus Dionysiacum' e il dialogo 'Perì politikes epistemes', en "Aevum. Rassegna di scienze storiche, linguistiche e filologiche", 80 (2006), pp. 299-334.