Eakins studis ĉe la Pennsylvania Academy of Fine Arts (La Pensilvania Akademio de Belartoj), kaj poste en Eŭropo1866–1870, notinde kun Jean-Léon Gérôme en Parizo, Francio. En 1876 li revenis al la Pensilvania Akademio, kie li iĝis instruisto. Eakins estis pioniro de la uzo de fotografio kiel helpilo por komponado.
Kvankam lia nomo ne estas vaste konata, Eakins estas rigardata kiel unu el la plej bonaj realismaj pentristoj kaj portretistoj de sia tempo, kaj unu el la plej gravaj usonaj artistoj de iu ajn periodo.