Salò
![]() Salò estas urbo en la itala regiono de Lombardio kaj apartenas al la provinco de Brescia. La loko situas sur la okcidenta bordo de la lago Garda , kie havas havenon kaj strandon.
HistorioSalò estis fondita de la romianoj sub la nomo Pagus Salodium. En 1337 Salò fariĝis la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Magnifica Patria kiu inkludis la okcidentan bordon de la lago Garda kaj Valle Sabbia kaj apartenas al la Venecia Respubliko. De oktobro 1943 ĝis aprilo 1945 ĝi estis la ĉefurbo de la marioneta ŝtato Respubliko de Salò fondita fare de Benito Mussolini. La filmo Salò aŭ la 120 tagoj de Sodomo de Pier Paolo Pasolini estas rememoro al ĉi tiu periodo de la urbo Salò. KulturoLuigi Comencini (1916-2007), filmreĝisoro naskiĝis en Salò. Salò estis la naskiĝloko de Gaspare di Salò (1542-1602), laŭdire la (aŭ unu el la) unua(j) violono-faristo(j) en la mondo. Esperanto kaj interlingvistikoInter la 19-a kaj 23-a de majo 2019 kunvenis tie naturamikoj-esperantistoj[1] por alternativa turismo ĉe la Garda Lago kaj la 25-an de majo 2019 okazis interlingvistika seminario organizita de la privata lernejo LEST kunlabore kun la Itala Interlingvistika Centro[2]. La 24-an de majo 2019 en la Urbodomo disvolviĝis ordinara parlamenta sesio de la Esperanta Civito. Vidindaĵoj![]() Dom Santa Maria Annunziata, katedralo (1509) Palazzo della Magnifica Patria (1524) Arkeologia muzeo Pentraĵoj de la renesanca pentristo Zenone Veronese Botanika ĝardeno Fondazione André Heller Salò foiro de floroj (Salò Garda Flowers Spring) inter la 26-28-a de april 2019[3]. Fotogalerio
Eksteraj ligiloj(itala) Oficiala urba retejo[rompita ligilo] (turismo) Vidu ankaŭRespubliko de Salò (angla) Gaspare di Salò (GramTrans aŭtomata traduko en esperanton) Salò aŭ la 120 tagoj de Sodomo Noto kaj referenco
|