132 Etro
asteroido
asteroido
Oficiala nomo
132 Aethra
Aliaj nomoj
A922 XB; 1949 MD; 1953 LF
Nomita laŭ
Etro vd
Malkovro
Malkovrinto
James Craig Watson
Dato de malkovro
13-a de junio 1873
Loko de malkovro
Ann Arbor (Usono )
Orbitaj ecoj
Asteroida familio
Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
390,199 Gm (2,608 AU ) 238,558 Gm (1,595 AU) 541,841 Gm (3,622 AU)
Discentreco
0,389
Meza anomaliangulo
89,813°
Klinangulo
25,055°
Periodo
1 538,652 tagoj (4,21 jaroj )
Meza cirkulrapido
17,72 km/s
Longitudo de suprenira nodo
258,945°
Argum. de periapsido
254,330°
Fizikaj ecoj
Diametro
42,87 km
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido
8,2 × 1016 kg ~2 000 kg/m3 ? 0,012 m/s² 23 m/s
Rotacia periodo
0,2153 tago (5,168 horoj )
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
~ 168 K
Geometria albedo
0,199
Observaj ecoj
Spektroklaso
M
Absoluta magnitudo
9,21
132 Etro estas ne tre granda, meze hela asteroido de la asteroida zono .
Malkovro
Ĝi estas malkovrita de la usona astronomo James Craig Watson de la observatorio de Ann Arbor , (Miĉigano , Usono ) la 13-an de junio 1873 .
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de Etro , filino de Piteo , reĝo de Trezeno . Ŝi estis la patrino de Tezeo en la helena mitologio .
Orbito
Ĝi havas tre discentran kaj tre klinitan orbiton, kies perihelio estas pli malgranda ol tiu de la orbito de Marso . Ĝi do pli proksimiĝas al Suno ol Marso. Ĝi estas la unua trovita marsrenkonta asteroido . Ĝi tamen neniel minacas Marson ĉar ĝia orbito, tre klinita, nenie renkontas tiun de Marso.
Eksteraj ligiloj