La Parko Johano Karlo la 1-a aŭ en hispana Parque Juan Carlos I estas publika parko situanta nordoriente de Madrido, Hispanio, en la kvartalo Corralejos, (distrikto Barajas). Ĝi etendas tra areo de 160 ha, kio igas ĝin la duan plej granda parko el la hispana ĉefurbo, eĉ antaŭ la Parko Retiro (118 ha) kaj superita nur de la Kampardomo, (kvankam fakte temas pri kampara parko, neurbanizita plejparte). Ĝi enhavas lageton, spektaklejon subĉielan kaj nombrajn abstraktajn skulptaĵojn.