Taĵo
hispane Tajo , portugale Tejo , latine Tagus
Rivero
Panoramo de rivero Taĵo en la hispana Toledo .
Landoj
Hispanio , Portugalio
Alfluantoj
- maldekstraj alfluantoj
- dekstraj alfluantoj
Fonto
- situo
Fuente de García, Iberia montaro
- alteco
1 593 m
Enfluejo
- situo
Golfo de Taĵo , Atlantiko
- alteco
0 m
Suma longo
1 038 km (645 mi )
- longo en Hispanio
716 km (445 mi )
- komuna limo
47 km (29 mi )
- longo en Portugalio
275 km (171 mi )
Akvokolektejo
80 100 km² (8 010 000 ha )
Trafluo
- mezproksima
438 m³ /s
Rivero Taĵo
Rivero Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Akvokolekta regiono de Taĵo
Vikimedia Komunejo: Tagus
Taĵo (hispane Tajo [taĥo], portugale Tejo [teĵu], aliaj esperantigoj Taĥo , Tago , Taguso ) estas rivero en Iberio , trairanta Hispanion kaj Portugalion .
La nomon Taĵo, kompromisan inter la portugala kaj la hispana , ekuzis en esperanto unue Leopoldo Knoedt en sia traduko La Luzidoj , poste diversaj membroj de la Ibera Skolo .[ 1]
La formo Taĥo, uzita de Zamenhof, nuntempe apenaŭ estas uzata en Iberio[ 2] .
Taĵo estas la plej longa rivero de la Ibera duoninsulo : 1008 km (el kiuj 910 km en Hispanio kaj la cetero en Portugalio).
Ĝi fontas en Fuente de García , en la montaro Sierra de Albarracín (provinco Teruelo ), je alteco de 1600 m. Ĝi enmariĝas en Atlantiko en Lisbono , kie ĝi formas estuaron.
Alfluantoj
Vidu ankaŭ
Romia ponto de Alcántara super la rivero Taĵo.
Grundopentraĵo en Lisbono pri la rivero Taĵo: "laŭ la rivero Taĵo oni iras..."
Referencoj
↑ Tamen Taĥo en PIV. [1] Alirita la 25an de Aŭgusto 2017.
↑ Analoge, Zamenhof uzis la formon Bjelostoko, nuntempe anstataŭitan de Bjalistoko. Bjelostoko restas kiel arkaismo