Ili konatas kiel la plej bonaj imitantoj de homavoĉo inter la papagedoj; eksperimentoj, fare de Irene Pepperberg en Universitato de Arizona, kun griza papago Alex montris, ke ili evidentigas elstarajn intelektajn kapablojn; ili ne nur ripetas la vortojn, sed kapablas kompreni ilin.
Aliaj eksparimentoj faritaj de Aimée Morgana kun papago nomita N'kisi montris eĉ pli eksterordinarajn parolkompren-kapablojn. Cetere videofilmitaj eksperimentoj kun Rupert Sheldrake montris kapablojn pri telepatio: eksperimentisto en aparta ĉambro malfermas hazarde kovertojn kun bildoj, en alia ĉambro la papago tiam parolas frazojn rilatantajn al la bildoj.