Estante filo de komercisto kaj vicestro de la Komerca ĉambro, li studis inter 1872 kaj 1876 politikan ekonomion kaj jursciencojn, eke en Würzburg. Inklinon pri germana jur-historio vekis ĉe li Richard Schröder. Post studosemestroj pasigitaj en Heidelberg kaj Berlino li trapasis la referendario-ekzameniĝo kaj en 1879 la duan ŝtatan ekzamenon (por Bavarujo). Laŭ instigo de Schröder verkis li disertacion historian s.t. Zur Geschichte des Eigentums in der Stadt Würzburg (1878; kun substreko de gravaj ligoj inter ekonomio kaj la leĝaro). En 1880 li habilitiĝis en Jena ĉe la ŝtatjuristo Georg Meyer esplorinte jurajn konsekvencojn de adulto laŭ kanona kaj sekulara leĝaroj, Die Rechtsfolgen des Ehebruchs nach kanonischem und deutschem Recht. En Jena li fariĝis en 1896 orda profesoro pri germana jurhistorio kaj publika juro.
Paralele interesis lin politikaj demanoj. Rosenthal engaĝiĝis ĉe la liberala partio Nationalliberale Partei kaj estis plurajn jarojn estro de la Pormetiista societo de Jena. Ekde 1909 li porparolis la universitaton de Jena en la parlamento de la dukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach, ene de la liberala frakcio. Post la Novembra Revolucio li iĝis reprezentanto de la maldekstra-liberala partio DDP en la parlamento de la Liberŝtato Saksio-Vajmaro partoprenante en 1919 la konferencojn pri kreo de nova unuiĝinta Lando Turingio. La ŝtataro turingia komisiis lin pri elfaro de konstituco por la nova ŝtata estaĵo. Lia propono estis akceptita, iomete ŝanĝite, en 1920 fare de la politikistoj. Ĝis 1925 li mem deputito estis ĉe la Turingia Landa Parlamento.
Graveco
Rosenthal verkis la tribunalhistoriaĵon Geschichte des Gerichtswesens und der Verwaltungsorganisation Bayerns (1889–1906), fundamenta verko reeniranta ĝis la 1745-a jaro. Studo pri la hisotrio de la aŭstria organizado de oficejoj sub imperiestro Ferdianando la 1-a takseblas pioniraĵo sur kla kampo de administrad-historio. Laŭ Rosenthal modelis por la aŭstria oficejaro sistemoj francaj respektive nederlandaj-burgonjaj: tio maturigis ĉe la li planon verki tuteŭropan tian historion. Rosenthal ankaŭ partoprenis la jurhistoriajn disputadojn pri la komencoj de germana jurarto, kverelante kun Adolf Stölzel. Estante amiko de Ernst Abbe, li interesiĝis pri labora juro skizante statuton por la Zeiß-fondaĵo. En 1908 li ellaboris leĝaran proponon pri tarifkontraktoj. Disĉiplo lia rilate al laborjuro estis Hans Carl Nipperdey. Ankaŭ liaj kontribuaĵoj pri la germana Regna ŝtatjuro modernis ĉar li kutimigis la fakterminon regna registaro kaj ekkonis centralisman evoluon en la konstitucio de la Germana Imperiestra Regno.
Die Behördenorganisation Kaiser Ferdinands I. Das Vorbild der Verwaltungsorganisation in den deutschen Ländern, 1887 (ankau che: AÖG 69, 1887)
Zur Geschichte de burgundischen Zentralbehörden, che: VSWG 9, 1911, p. 406-24;
Die gesetzl. Regelung des Tarifvertrages, che: Festgabe für Paul Laband, II/1908, p. 137-195
Die Reichsregierung. Eine staatsrechtliche und politische Studie, che: Festgabe für August Thon, 1911, p. 333-412
Ernst Abbe und seine Auffassung von Staat und Recht, Rede b. d. Gedächtnisfeier v. 6.2.1910, 1910
Der Wandel d. Staatsaufgaben in d. letzten Gesch.periode, 1913
Die Entwicklung d. Vfg.rechts in d. thür. Staaten seit Nov. 1918 u. d. Bestrebungen z. Bildung e. Staates Thür., in: Jb. d. öff. Rechts d. Gegenwart 9, 1920, S. 226-44
Die Vfg. d. Landes Thür. v. 11. März 1921, ebd. 10, 1921, S. 366-85
Der staatl. Aufbau d. Landes Thür., ebd. 12, 1924, S. 75-112;
Autobiogr. in: H. Planitz (Hg.), Die Rechtswiss. d. Gegenwart in Selbstdarst., III, 1929, S. 215-255
Zur Geschichte des Eigenthums in der Stadt Wirzburg. Ein Beitrag zur Geschichte des Eigenthums in den deutschen Städten. Stuber, Herbipoli 1878 (dissertatio; interretialiter).
Die Rechtsfolgen des Ehebruchs nach kanonischem und deutschem Recht. Thein, Herbipoli 1880 (Habilitationsschrift; interretialiter).
Beiträge zur deutschen Stadtrechtsgeschichte. Fasculi 1+2, Stuber, Herbipoli 1883 (interretialiter).
Die Behördenorganisation Kaiser Ferdinands I. Gerold, Vindobonae 1887.
Geschichte des Gerichtswesens und der Verwaltungsorganisation Baierns. Volumina duo. Stuber, Herbipoli 1889/1906 (interretialiter).