Alcide Charles Victor Marie Dessalines d'Orbigny (naskiĝis la 6-an de septembro 1802, mortis la 30-an de junio 1857) estis franca naturalisto kiu faris grandajn kontribuojn en multaj areoj, inklude zoologion (inklude malakologion), paleontologion, geologion, arkeologion kaj antropologion.
D'Orbigny naskiĝis en Couëron (Loire-Atlantique), kiel filo de ŝipkuracisto kaj amatora naturalisto. La familio translokiĝis al La Rochelle en 1820, kie lia intereso por natura historio disvolviĝis dum studado de la marbestaro kaj ĉefe de la mikroskopa animalaro kiujn li mem nomigis "foraminiferoj".
En Parizo li iĝis disĉiplo de la geologo Pierre Louis Antoine Cordier (1777-1861) kaj de Georges Cuvier. Sian tutan vivon li sekvos la teoriojn de Cuvier kaj tiele li kontraŭstaros la teorion de la Lamarkismo.
Sudamerika erao
D'Orbigny veturis en misio por la konto de la Pariza Museo, en Sudameriko inter 1826 kaj 1833. Li vizitis Brazilon, Argentinon, Paragvajon, Ĉilion, Bolivion kaj Peruon kaj revenis en Francion kun enorma kolekto de pli ol 10,000 naturhistoriajn specimenojn. Li priskribis parton de siaj trovoj en La Relation du Voyage dans l'Amérique Méridionale pendant les annés 1826 à 1833 (Parizo, 1824–47, en 90 kajeroj). Lia samtempulo, Charles Darwin nomis tiun libron "unu el la plej grandaj monumentoj de scienco en la 19a jarcento". La aliaj specimenoj estis priskribitaj de zoologoj ĉe la muzeo. Li havis viglan rilaton kun Darwin, kaj nomigis kelkajn speciojn laŭ la nomo de Darwin; ekzemple d'Orbigny atribuis la komunan nomon de Darvina reao al la sudamerika birdo Rhea pennata.[1]
Liavice la Sudamerika paleocena pantodonto Alcidedorbignya estis nomita por lia honoro.[2]
1840 kaj poste
En 1840, d'Orbigny startis la metodan priskribon de francaj fosilioj kaj publikigis La Paléontologie Française (8 vol). En 1849 li publikigis tre rilatan Prodrome de Paléontologie Stratigraphique, intence kiel enkonduko "Preface to Stratigraphic Palaeontology", per kio li priskribis preskaŭ 18,000 speciojn, kaj per biostratigrafiaj komparoj starigis la fakon stratigrafio.
En 1853 li iĝis profesoro de paleontologio ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, publikinte sian Cours élémentaire kiu rilatigis paleontologion al la zoologio, kiel sendependa fako kun uzo por la stratigrafio.[3] La kerno de paleontologio estis kreita ĉefe por lia honoro. La kolekto de d’Orbigny gastas ĉe la Salono d'Orbigny kaj estas ofte vizitata de fakuloj.[4]
La priskribis la geologiajn temposkalojn kaj difinis nombrajn geologiajn tavolojn. Li mortiĝis en la malgranda urbo Pierrefitte-sur-Seine, ĉe Parizo.
Taksonoj
La jenaj zoologiaj taksonoj, genroj kaj specioj, estis nomataj por sia honoro:
- Nerocila orbignyi (Guérin, 1832)
- Alcidia Bourguignat, 1889
- Ampullaria dorbignyana Philippi, 1851
- Pinna dorbignyi Hanley, 1858
- Haminoea orbignyana A. de Férussac, 1822
- Orbinja sepio, Sepia orbignyana Férussac, 1826
- Orbignya speciosa (Mart. ex Spreng.) Barb.Rodr. - Brazilian Palmtree "Babaçu"
- Potamotrygon orbignyi (Castelnau, 1855)
Notoj
- La Gazette des Français du Paraguay, Alcide d'Orbigny - Voyageur Naturaliste pour le Muséum d'Histoire Naturelle dans le Cone Sud - Alcide d'Orbigny - Viajero Naturalista para el Museo Nacional de Historia Natural de Francia en el Cono Sur - Bilingue Français Espagnol - numéro 7, année 1, Asuncion Paraguay.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj