La distrikto (germane: Landkreis) Dahme-Spreewald (sorabe: Wokrejs Damna-Błota) situas en la suda mezo de la federacia landoBrandenburgio de Germanio. La urbo Lübben (Spreewald) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2261,01 km² fine de decembro 2022 loĝis 178 967 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Dahme-Spreewald estas signita per 2.
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 37 komunumoj, el kiuj 8 havas urbajn rajtojn. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[2]