La distrikto Oberspreewald-Lausitz (germane: Landkreis, nomata laŭ la regionoj supra (suda) parto de la Spree-arbaro, Spreewald, kaj Luzacio, Lausitz) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Senftenberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 216,61 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 108 263 homoj; do meznombre 95 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberspreewald-Lausitz estas signita per 7.
Najbaraj distriktoj estas okcidente
Elbe-Elster, norde Dahme-Spreewald, oriente Spree-Neiße. En la sudo limas la saksaj distriktoj Kamenz kaj Riesa-Großenhain. La nordsoraba nomo de la dulingva Distrikto Oberspreewald-Lausitz estas Wokrejs Gorne Błota-Łužyca.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 25 komunumoj, el ili 9 kun urbaj rajtoj. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[2]
Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
- Calau (7660)
- Großräschen (8445)
- Lauchhammer (14 143)
- Lübbenau (Spreewald) – Lubnjow (Błota) (15 726)
- Ortrand ¹ (2057)
- Ruhland ¹ (3770)
- Schwarzheide (5681)
- Senftenberg (23 405)
- Vetschau (Spreewald) – Wětošow (Błota) (7723)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
- Schipkau (6685)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
Eksteraj ligiloj
Referencoj