Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 1 165 927 personoj sur areo de 2 078 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 561 loĝantoj/km². Ĝia tereno estas antaŭurba al San-Francisko; ĝi troveblas ĉe la orienta flanko de la Golfo de San-Francisko. De tiu ĉi fakto devenas ĝia hispana nomo, kiu signifas "kontraŭa bordo".
Antaŭ la anekso de Usono la regiono havis en Meksiko la nomon Diabla Monto, pro samnoma monto (1.173 m). Post la anekso ĝi estis inter la originaj kantonoj de usona Kalifornio, sed en 1853 ĝi devis cedi parton de sia teritorio al kantono Alameda.