sublimpunkta kurbo inter nulpunkto kaj trifaza punkto - ekvilibro inter solida kaj gasa fazo
fandopunkta kurbo - ekvilibro inter solida kaj likva fazo
En la supra diagramo ĉio estas montrata por "normala" substanco. Akvo estas aparta substanco, kiu havas "densanomalion", tio signifas ke kun altiĝanta temperaturo ĝia denseco ne daŭre malaltiĝas: akvo havas sian plej altan densecon je temperaturo de 4 °C (pli precize ĉe 3,98 °C, do en likva fazo.
Du praktikaj sekvoj:
glacimontoj flosas sur la surfaco de akvo, kontraŭe ĉe aliaj substancoj la solidaĵo restas sur (aŭ malleviĝas al) la grundo.
glaĉero moviĝas: kvankam glaĉeroj esence konsistas el solida glacio, sed tio ĉe la fundo pro alta premo likviĝas kaj la tuta glaĉero sur tiu tavolo glitas en la valon kun rapideco de pluraj metroj tage.
Plursubstancaj sistemoj
En reala mondo puraj substancoj estas raraj. Aparte geologio kaj materioscienco okupiĝas pri plursubstancaj sistemoj kaj ilia analizo: pri alojoj kaj solvaĵoj. Ĉe ili oni trovas ne nur la tri klasikajn agregostatonsolida, likva, gasa sed ankaŭ aliajn fazojnsuperfluida, plasmo.
La fazodiagramoj povas montri pli komplikajn formojn.