La ekoregiono okupas zonon laŭlonge de la norda pacifik-oceanamarbordo de Peruo, sude de Pjurio, etendiĝante ekde la marbordo 20-100 kilometrojn landinternen ĝis la sekondaraj krestoj de Andoj. Je sia norda fino apud la urbo de Pjuro, Seĉura-Dezerto transiras al tumbiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (areo kiu ankaŭ kovras orientan Lambajekon kaj ampleksas tropikajn sekajn arbarojn). La totala surfaco de Seĉura-Dezerto sumiĝas je 188 735 km².
Peruanoj ĝenerale konsideras Seĉura-Dezerton kiel limigitan al plej nordokcidenta parto de la lando (Pjurio kaj Lambajeko). Tamen eksterlandaj fontoj, kiaj la Monda Natur-Fonduso, limdifinis ĝin kiel la tutan zonon de marborda dezerto ekde la nordokcidenta pinto de Peruo ĝis partoj de norda Ĉilio, limtuŝante Atakamon. Pro tio kaj pro la fakto ke la strio de dezerto inter Atakamo kaj la nordokcidenta marbordo de Peruo estus sennoma, la tuta arida marborda Peruo tiel estos referita kiel Seĉura-Dezerto.
Historio
En 1728 praa Seĉuro estis detruita de cunamo kaj translokita al sia nuntempa situo.
Dum jaroj de ĉeesto de El-Ninjo, inundoj ne estas nekutimaj; en 1998 la akvo de la inundoj fluis en Seĉura-Dezerton. Kie nur estis dezerta tereno dum 15 jaroj, abrupte, mirige, troviĝis la dua plej vasta lago de Peruo : 145 kilometrojn longa, 30 kilometrojn larĝa , kaj tri metrojn profunda, kun okaze sekaj sablaj aŭ argilaj ĝiboj timtremige superante la surfacon.
Klimato
La Perua dezerto havas tre malgrandan temperaturan variadon, kaŭze de la moderiganta influo de apuda Pacifika Oceano. Sed pro la elspruĉo de malvarmaj marbordaj akvoj kaj pro la subtropikaj atmosferaj subsidencoj, la dezerto estas unu el la plej aridaj en la mondo [1].
La multeco de mallongaj riveroj kiuj trairas Seĉura-Dezerton estas subtenintaj homajn setlejojn dum miloj da jaroj. Iom da urbaj kulturoj tie ĉi estas florintaj, inkluzive de tiu de la Moĉika Kulturo. Tiu ĉi prosperis surbaze de fiŝo, kobajoj, kukurbacoj kaj ternuksoj. La Sikana Kulturo (ĉirkaŭ 800-1300) sekvis al Moĉika, kaj estas konata por perdita-vakso-orprilaborado. La riveroj ankoraŭ subtenas intensivan irigadan agrikulturon sur siaj bordoj. Du el la kvin plej grandaj urboj de Peruo, inkluzive Pjuro kaj Ĉiklajo, troviĝas en la ekoregiono.