La ternukso (Arachys hypogea), nomata ankaŭ simple arakido aŭ araĥido, estas vaste kultivata en tropikaj kaj subtropikaj landoj, malalta unujara herbo kun 3-folieraj folioj kaj kun flavaj aŭ flavruĝaj floroj unu-ĝis-kvar-ope akselaj; post fekundiĝo de la floro, la pedunklo de la guŝo longiĝas kaj kurbiĝas malsupren enterigante la junan guŝon, kiu subtere kreskos.[1]
etaj, solaj, flavaj, memfekundigaj floroj kun longa pedunklo, kiu post la polenado subenkliniĝas tiel ke la floro penetras la teron kaj tie (6–10 cm profunde) evoluas la frukto
la frukto estas fermita, malglata, iom blova, plurgrajna guŝo
rekremento de la oleoproduktado estas proteinriĉa (ankaŭ arakida oleo)
La grajnoj de arakido estas uzataj kiel rostitaj, kelkfoje salitaj frandaĵoj. La nutraĵindustrio ankaŭ uzas ilin muelitaj, aŭ plengrajnaj en ĉokoladoj kaj aliaj frandaĵoj.