Angiospermoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angiospermoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: - embriofitoj Embryophyta

- trakeofitoj Tracheophyta

Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta [1]
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
primolo (Primula hortensis)

La angiospermoj[2] (latine Angiospermae), ankaŭ nomataj magnoliofitoj[3] (Magnoliophyta), florplantoj[4]fruktoplantoj[5], estas klado de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj, kies semoj estas enfermitaj en la frukto. 'Angiospermo' signifas uja semo (el la grekaj ἀγγεῖον, ujo, kaj σπέρμα, semo), kontraste al la 'gimnospermoj' (nud-semaj plantoj), kiuj evolue antaŭis. Ambaŭ estas semplantoj.

La angiospermoj aŭ florplantoj enhavas la plimulton el la vegetaĵaj specioj, kun pli ol 300 000 specioj[6]. Ili troviĝas en ĉiuj medioj de la mondo.

La florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) semojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj, nome la gimnospermoj, la ovolo evoluas libere dum polenado. Gravaj trajtoj de la florplantoj estas ĉeesto de ovolujo kaj duobla fekundiĝo.

Historio

Certe Teofrasto (ĉirkaŭ -372 - -287) unue distingis la florplantojn de la nudsemplantoj. John Ray uzis, fine de la 17a jarcento, tiun malsamecon en sia klasado, kiu estas la unua provo de natura klasado en la moderna epoko.

Origino

Archeofructus: plej malnova fosilia florplanto, Ĉinio.

La unuaj angiospermoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 140 milionoj da jaroj, dum la ĵurasa epoko. La unuaj fosiliaj plantoj kun angiospermaj trajtoj aperis en ĵuraso kaj en la frua kretaceo (antaŭ 135-65 milionoj da jaro), sed tiuj estis relative malmultaj kaj primitivaj formoj. La granda disvastiĝo de angiospermoj okazis en la meza kretaceo (antaŭ ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj). Dum la malfrua kretaceo la angiospermoj iĝis dominanta grupo surtere, kaj kelkaj fosiliaj plantoj indikas la aperon de modernaj plantoj (ekz. fago, kverko, platano, kaj magnolio). La plej maljuna fosilia florplanto estas Archaefructus liaoningensis malkovrita en Ĉinio, kaj datita je -125 milionoj da jaroj (Kretaceo).

La genro Amborella estas tre interesa por plantosistematikistoj, ĉar analizoj de molekula filogenetiko konstante lokas la genron en aŭ proksime de la bazo de la klado Angiospermoj.

Reproduktado

La reprodukta sistemo ĉe florplantoj estas tre evoluinta. La reproduktaj organoj (floroj kaj fruktoj) estas la trajtoj plej videblaj en tiu plantaro.

La floroj

La vortoj floro kaj planto estas kelkfoje konfuzataj. Tamen, la floroj estas nur la reprodukta parto el iuj plantoj: la florplantoj. La floreroj estas la staminoj (viraj partoj), kaj la pistilo (ina parto). Krom tiuj partoj, estas ankaŭ florfolioj: petaloj kaj sepaloj.

Seksaj aranĝoj

Plej multaj florplantoj estas duseksaj (ĉiu individuo havas la du seksojn - monoika). La floroj estas ofte duseksaj, sed ĉe iuj specioj inaj kaj viraj floroj estas apartaj sur sama individuo. Kelkaj specioj estas seksapartigitaj: la individuoj portas aŭ virflorojn aŭ inajn florojn (dioika). Fine, kelkaj havas kaj unuseksajn florojn kaj duseksajn florojn sur la sama individuo.

Duobla fekundiĝo

Taksonomio

Aconitum variegatum

La angiospermoj estas konsiderataj kiel divizio, antaŭe nomata "semujplantoj" (Angiospermatophyta) aŭ "florplantoj" (Anthophyta), kaj poste nomata magnoliofitoj (Magnoliophyta) laŭ la tipa genro magnolio. La 300 000 specioj estas arigitaj en 64 ordoj, 400 familioj kaj pli ol 14 000 genroj[6],[7]. Kompare, estas 1000 specioj de nudsemplantoj[8]. Estas pli ol 165 000 dukotiledonaj kaj pli ol 35 000 unukotiledonaj plantoj.

Laŭ la klasifiko APG IV (2016)[9]

Jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj (ĝis ordoj), kaj ties Esperantaj nomoj[10]:

Laŭ la klasifiko APG III (2009)

simpligita sistematiko laŭ APG III

Laŭ la klasifiko APG III (2009) bazita sur molekula filogenetiko, kaj tiu de Arthur Cronquist en 1981 (klasika klasigo), ekzistas ok grupoj de nun vivantaj angiospermoj:

Oni ne scias ĝuste kio estas la rilato inter la ok grupoj, sed la tri unuaj kiuj apartiĝis el la praflorplanto estis Amborellales, Nymphaeales, kaj Austrobaileyales, en tiu sinsekvo.[12]

Tradicie, la florplantoj estis dividitaj inter dukotiledonaj kaj unukotiledonaj. Fakte, la du plej grandaj grupoj, en la pli novaj sistemoj, estas la unukotiledonaj kaj la verdukotiledonaj. La aliaj 6 grupoj estas pli malgrandaj.

Oni povas nomi la dukotiledonajn magnoliopsidoj (Magnoliopsida) kaj la unukotiledonajn liliopsidoj (Liliopsida).

La plej grandaj familioj

La plej disvastiĝantaj familioj de la florplantoj, vice laŭ la specinombro jenas:

  • unukotiledonaj plantoj
  1. Orkideacoj: 18 000 specioj
  2. Poacoj: 9 000
  3. Ciperacoj: 4 000
  • dukotiledonaj plantodivizioj
  1. Asteracoj: 25 000
  2. Fabacoj: 17 000
  3. Rubiacoj: 7 000
  4. Eŭforbiacoj: 5 000

Ekonomia signifo

Magnolia tripetalaombrelmagnolio

La florplantoj donas gravan procentaĵon de la kulturplantoj, uzataj por homa nutrado. La plej grava familio estas la poacoj, aŭ gresa familio, (rizo, (maizo), tritiko, hordeo, sekalo, aveno, milio, sukerkano, sorgo), kun la fabacoj. Grandan signifon havas la solanacoj, (terpomo, tomato, kaj piproj, inter aliaj), la kukurbitacoj, (enhavas bakkukurbon kaj citrolon), la brasikacoj, (sinapo, kolzo kaj brasiko), apiacoj. Multaj fruktoj venas el la familioj de rutacoj kaj rozacoj (pomarbo, pirarbo, ĉerizarbo, abrikotarbo, prunarbo, etc).

En kelkaj partoj de la mondo, iuj plantoj akiris gravan signifon pro sia multflanka uzebleco. Ekzemplo por tio estas la kokos(nuks)o (Cocos nucifera) sur la Pacifikaj atoloj aŭ la olivarbo (Olea europaea) en Mediteraneo.

La angiospermoj havas do ekomomian signifon en la formoj de ligno, papero, fibro (kotono, lino, kaj kanabo, ktp.), kuracplantoj (digitalo, kamforo), ornamaj kaj pejzaĝformantaj plantoj, kaj en multaj aliaj formoj.

Referencoj

  1. Spermatophyta ĉe la taksonomio de NCBI
  2. angiospermoj en PIV ĉe vortaro.net
  3. magnolifitoj en PIV ĉe vortaro.net
  4. florplantoj en PIV ĉe vortaro.net
  5. fruktoplantoj en PIV ĉe vortaro.net
  6. 6,0 6,1 Angiosperms ĉe The Plant List
  7. Angiosperms ĉe World Flora Online. Arkivita el la originalo je 2020-04-28. Alirita 2020-04-27 .
  8. Gymnosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-06-06. Alirita 2020-04-27 .
  9. La klasifiko APG IV (Wikipedia angle)
  10. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Jeffrey D. Palmer, Douglas E. Soltis and Mark W. Chase 2004 : The plant tree of life: an overview and some points of view. American Journal of Botany, 91: 1437–1445. doi:10.3732/ajb.91.10.1437 (angle)
  12. Pamela S. Soltis and Douglas E. Soltis 2004 : The origin and diversification of angiosperms. American Journal of Botany, 91: 1614–1626. doi:10.3732/ajb.91.10.1614. (angle)

Bibliografio

  • Allaby, Michael and Richard Garrat 2006 : Grasslands. Biomes of the earth. Chelsea House, New York NY 10001, 270 pp. ISBN 0-8160-5323-5 angle

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Pour les articles homonymes, voir Bismuth (homonymie). Bismuth 209 table Général Nom Bismuth 209 Symbole 20983Bi126 Neutrons 126 Protons 83 Données physiques Présence naturelle 100 % Demi-vie (2,01 ± 0,08) × 1019 ans[1] Produit de désintégration 205Tl Masse atomique 208,9803986(15) u Spin 9/2−[1] Excès d'énergie −18 258,6 ± 1,4 keV[1] Énergie de liaison par nucléon 7 847,987 ± 0,007 keV[1] Production radiog...

 

Private, coeducational school in Throggs Neck, Bronx, New York, United StatesMonsignor Scanlan High SchoolMain BuildingAddress915 Hutchinson River ParkwayThroggs Neck, Bronx, New York 10465United StatesCoordinates40°49′30.5″N 73°50′16″W / 40.825139°N 73.83778°W / 40.825139; -73.83778InformationTypePrivate, CoeducationalMottoRemembering the Past, Preparing for the FutureReligious affiliation(s)Roman CatholicEstablished1949 (75 years ago) (1949...

 

Yamaha Scorpio ZProdusenYamaha Motor CompanyPerusahaan indukYamaha CorporationTahun Produksi2002–2014Mesin4 langkahDaya kuda19 PS/8.000 RPMTorsi1.86 kgf.m/6.500 RPMSistem transmisi5–speed returnSuspensiDepan bertipe teleskopik sedangkan suspensi belakang bertipe monocrossRemDepan cakram double piston sedangkan rem belakangnya tromolBanDepan berukuran 80/100–18–47 P sedangkan ukuran ban belakangnya 100/90–18–56 PDimensi keseluruhanP 2025mm L 765mm T 1095mmTinggi jok dari lantai770 ...

Istana Kerajaan di Dedinje Istana Kerajaan (bahasa Serbia: Краљевски двор / Kraljevski dvor) adalah kediaman resmi keluarga kerajaan Karađorđević[1] yang dibangun dari tahun 1924 hingga 1929 atas perintah Raja Aleksandar I.[1] Istana ini terletak di kawasan Dedinje di kota Beograd. Istana ini dirancang oleh Živojin Nikolić dan Nikolaj Krasnov dan merupakan salah satu contoh bangunan dengan gaya Serbo-Bizantium.[2] Saat ini Istana Kerajaan menjadi ...

 

Re di Francia - Capetingi Ugo Capeto (~940-996) Figli Roberto II Roberto II (972-1031) Figli Enrico I Roberto I di Borgogna Enrico I (1008/1010-1060) Figli Filippo I Ugo I di Vermandois Filippo I (1052-1108) Figli Luigi VI Luigi VI (1081-1137) Figli Luigi VII Enrico Costanza Luigi VII (1120-1180) Figli Maria di Champagne Alice Margherita Adele Filippo II Agnese, contessa del Vexin Filippo II (1165-1223) Figli Luigi VIII Filippo Hurepel di Clermont Luigi VIII (1187-1226) Figli Luigi IX Robert...

 

Hotel Okura Co. Ltd.Hotel Okura Tokyo sebelum direnovasi pada tahun 2015Nama dagangOkura Hotels and ResortsNama asliホテルオークラIndustriPerhotelanPendahuluTaisei Kanko Co. LtdDidirikan11 Desember 1958; 65 tahun lalu (1958-12-11)PendiriKishichiro OkuraKantorpusatTokyo, JepangWilayah operasiSeluruh duniaTokohkunciYoshihiko Okura (Chairman)AnakusahaNikko HotelsSitus webwww.okura.com Okura Hotels & Resorts (オークラ ホテルズ & リゾーツcode: ja is deprecated ) ada...

José Pardo Presiden Peru ke-64Masa jabatan24 September 1904 – 24 September 1908PendahuluSerapio CalderónPenggantiAugusto B. LeguíaPresiden Peru ke-68Masa jabatan18 Agustus 1915 – 4 Juli 1919PendahuluÓscar BenavidesPenggantiAugusto B. Leguía Informasi pribadiLahir(1864-02-24)24 Februari 1864Meninggal3 Agustus 1947Partai politikPartido CivilProfesiPengacaraSunting kotak info • L • B José Simón Pardo y Barreda (24 Februari 1864 – 3 Agust...

 

Ethnic group native to England For other uses, see Demographics of England, English-speaking world, Englishman (disambiguation), and The English (TV series). English nation redirects here. For the country of the United Kingdom, see England. Englander redirects here. For the surname, see Englander (surname). Ethnic group English peopleRegions with significant populationsUnited Kingdom: 37.6 million inEngland and Wales (2011)[1]Significant English diaspora inUnited States46.5 million ...

 

DoD agencies that provide tactical support to the US military during combat operations This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Combat support agency – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (September 2014) (Learn how and when to remove this message) DoD organization, including CSA designations....

Wesley Clair Mitchell Información personalNacimiento 5 de agosto de 1874 Rushville (Estados Unidos) Fallecimiento 29 de octubre de 1948 (74 años)Nueva York (Estados Unidos) Nacionalidad EstadounidenseEducaciónEducado en Universidad de Chicago Supervisor doctoral James Laurence Laughlin Información profesionalOcupación Economista, estadístico y profesor universitario Área Economía Cargos ocupados Presidente Empleador Universidad de California en BerkeleyUniversidad de HarvardUniversida...

 

Former railway station in Cheshire, England BosleyBosley station in 1963General informationLocationBosley, Cheshire, Cheshire EastEnglandGrid referenceSJ913651Platforms2Other informationStatusDisusedHistoryOriginal companyNorth Staffordshire RailwayPost-groupingLondon, Midland and Scottish Railway London Midland Region of British RailwaysKey dates1 September 1849 (1849-09-01)Opened[1]7 November 1960Closed to passengers[1]15 June 1964Closed to freight Bosley rail...

 

Super HeroLagu oleh VIXXSisi-BStarlightDirilis24 Mei 2012 (2012-05-24)FormatCD, unduhan digitalDirekam2012GenreK-pop, Dance-popDurasi3:30LabelJellyfish EntertainmentPenciptaKiggen, RaviProduserKiggen, Brent Paschke, Jimmy Richard Drew Super Hero adalah album singel debut dari boy band asal Korea Selatan, VIXX, yang dirilis pada 24 Mei 2012 oleh Jellyfish Entertainment. Super Hero ditulis dan disusun oleh Lee Ki Won (Kiggen), leader dari trio hip hop Phantom. Ravi juga ikut berpatisipasi ...

1968 single by Tommy James and the Shondells Mony MonySingle by Tommy James and the Shondellsfrom the album Mony Mony B-sideOne Two Three and I FellReleasedMarch 1968Genre Garage rock[1] R&B[2] Length2:45LabelRouletteSongwriter(s) Tommy James Bo Gentry Ritchie Cordell Bobby Bloom[3] Producer(s)Bo Gentry, Ritchie Cordell[3]Tommy James and the Shondells singles chronology Get Out Now (1968) Mony Mony (1968) Somebody Cares (1968) Mony Mony is a 1968 single by ...

 

Capital of Ilocos Norte, Philippines Not to be confused with Laoac or Laoang. Component city in Ilocos Region, PhilippinesLaoagComponent city From top, left to right: Ilocos Norte Provincial Capitol, Exterior of Laoag International Airport, La Paz Sand Dunes, Laoag Cathedral, Sinking bell tower of Laoag FlagSealEtymology: Ilocano: lawag (light)Nickname: The Sunshine CityAnthem: Marcha de Laoag (Laoag March)Map of Ilocos Norte with Laoag highlightedOpenStreetMapLaoagLocation within the Ph...

 

River in Gujarat, IndiaUNDउंडPanoramic view of Und river at Makaji MeghparNative nameઉંડ (Gujarati)LocationCountryIndiaStateGujaratRegionSaurashtraPhysical characteristicsLength80 Km.Basin size1,615km²Discharge  • maximum1410.00 m³/sec. Und River is a river in western India in Gujarat whose origin is Lodhika Ridge. Its basin has a maximum length of 80 km. The total catchment area of the basin is 1,615 square kilometres (624 sq mi).&...

Audi A3InformasiProdusenAudiMasa produksi1996–sekarangBodi & rangkaKelasMobil keluarga kecilTata letaktransverse mesin depan,front-wheel drive atau quattro on-demand 4WDPlatformSeri Platform Grup Volkswagen A Audi A3 adalah mobil hatchback berukuran kompak yang dibuat oleh perusahaan mobil Audi di Ingolstadt, Jerman sejak tahun 1996. Audi A3 menggunakan platform yang sama dengan Volkswagen Golf, Audi TT, Volkswagen Caddy, Volkswagen Touran, SEAT León, SEAT Toledo, dan Škoda Octavia. G...

 

Peruvian general In this Spanish name, the first or paternal surname is Buendía and the second or maternal family name is Noriega. Juan BuendíaPremier of the Government of PeruIn office4 June 1877 – 13 May 1878PresidentMariano Ignacio PradoPreceded byTeodoro La RosaSucceeded byJosé Jorge LoayzaMinister of Government, Police and Public WorksIn office4 June 1877 – 13 May 1878Preceded byManuel González de la CoteraSucceeded byFernando PalaciosPrefect of Lambayeq...

 

Malaysian politician (1923–2024) Abdullah CDChairman of the Central Committee of the Malayan Communist PartyIn office1988 – 2 December 1989Preceded byMusa AhmadPolitburo Member of the Malayan Communist PartyIn office15 May 1957 – 2 December 1989Commander of the 10th Malay Regiment of the Malayan National Liberation ArmyIn office21 May 1949 – 2 December 1989 Personal detailsBornCik Dat bin Anjang Abdullah(1923-10-02)2 October 1923Lambor Kiri, Parit, Perak, Fe...

Pandects redirects here. For other uses, see Pandects (disambiguation). Roman law digest Digestorum, seu Pandectarum libri quinquaginta. Lugduni apud Gulielmu[m] Rouillium, 1581. Biblioteca Comunale Renato Fucini di Empoli The Digest (Latin: Digesta), also known as the Pandects (Pandectae; Greek: Πανδέκται, Pandéktai, All-Containing), was a compendium or digest of juristic writings on Roman law compiled by order of the Byzantine emperor Justinian I in 530–533 AD. It is divided int...

 

Species of moth Elachista atricomella Scientific classification Domain: Eukaryota Kingdom: Animalia Phylum: Arthropoda Class: Insecta Order: Lepidoptera Family: Elachistidae Genus: Elachista Species: E. atricomella Binomial name Elachista atricomellaStainton, 1849 Synonyms List Elachista holdenella Stainton, 1854 Microsetia exiguella Fabricius sensu Stephens, 1834 Elachista alienella Stainton, 1851 Elachista extensella Stainton, 1851 Elachista zetterstedtii Wallgreen, 1852 Elachista helv...